Uzanto:Thomas Guibal/Ŝipbatalo inter USS Constellation kaj L'Insurgente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
USS Constellation kontraŭ L'Insurgente
Konflikto: Franca-usona kvazaŭmilito
Ŝipbatalo inter USS Constellation kaj L'Insurgente
Eko de la ŝipbatalo.
Daŭro: 9-a de februaro 1799
Loko: For la orientan marbordon de Neviso
Rezulto: Usona venko
Flankoj
Usono Francio
Komandantoj
Thomas Truxtun Michel-Pierre Barreaut
Forto
1 fregato 1 fregato
Perdoj
2 mortintoj
2 vunditoj
1 kaptita fregato
29 mortintoj
41 vunditoj
vdr

La ŝipbatalo inter USS Constellation kaj L'Insurgente, aŭ ŝipbatalo de la 9-a de februaro 1799 (angle USS Constellation vs L'InsurgenteAction of 9 February 1799) estis la unua militŝipa venko de Usono kontraŭ eksterlanda militŝipo en la historio de la lando. Ĝi estis unuŝipa batalo inter frigato de la franca militŝiparo kaj alia frigato de la usona militŝiparo en la kunteksto de la franca-usona kvazaŭmilito. El la batalo, kiu okazis la 9-an de februaro 1799, rezultis la kapto de la franca frigato L'Insurgente fare de la frigato USS Constellation.

La antaŭan jaron komenciĝis nedeklarita milito inter Usono kaj Francio pro la atakoj de francaj korsaroj kontraŭ usonaj ŝipoj. Usona eskadrono estrita de komodoro Thomas Truxtun estis sendita cele al patrolado inter Porto-Riko kaj Sankta-Kito, kun la ordono ataki ĉiujn francajn fortojn en tiu areo. Dum Truxtun estis naviganta sendepende de sia eskadrono sur sia admiralŝipo, la Constellation, li renkontis kaj atakis L'Insurgente. Post kiam li pelis la francan ŝipon tra ŝtormo, Truxtun fine altrudis al L'Insurgente, kiu entute daŭris unu horon kaj dekkvar minutojn antaŭ la kapitulacio de la franca frigato. La francoj spertis multajn pereojn en la batalo, dum la usona ŝipanaro estis nur malmulte difektita. Post la batalo, L'Insurgente estis kondukita al Sankta-Kito kaj ree registrita en la usona militŝiparo kiel la USS Insurgent. Danke al tiu kaj postaj venkoj, rapide pliboniĝis la moralo de la usona loĝantaro. Truxtus revenis patrolanden por ricevi laŭdojn kaj honorojn el la usona registaro.