Uzanto:Torukomakto/Das-ŝako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Das-ŝako — unu el la variantoj de la ŝako, inventita de Nikolaj Batirev el Udmurtio en 2013 j. Egalvaloraj nomoj: daso kaj udmurta ŝako.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Das-ŝako. Elira pozicio.

La ŝaktabulo — kvadrata tabulo dividita en 10 × 10 kvadratoj. La elira pozicio similas la ŝakan: ĉiuj blankaj pecoj staras sur la unuaj du horizontaloj kaj la nigraj respektive kaj simetrie — sur la 9-a kaj 10-a. La blankoj kaj nigroj havas po 11 peonojn kaj 11 figurojn.
La etimologio de la nomo: das (angle das), das-ŝako (angle das chess): en la lingvoj udmurta kaj sanskrito la vorto das signifas numeralon 10, dek.

Elira pozicio[redakti | redakti fonton]

blanka pecaro de maldekstre dekstren:

  • a2, ..., k2 — 10 peonoj
  • l1 — Amazono ekstera, vd sube
  • a1 — Ŝipo, vd sube
  • b1 — 11-a peono renversita, vd sube
  • c1 — Valkirio
  • d1 — Kuriero blankaĉela
  • e1 — Damo
  • f1 — Reĝo
  • g1 — Kuriero nigraĉela
  • h1 — Ĉevalo
  • i1 — Magistro renversita, vd sube
  • k1 — Turo
  • r1 — Centestro ekstera, vd sube

Eksteraj pecoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj figuroj staras sur akcesoraj virtualaj vertikaloj maldekstra l (de angla left) kaj dekstra r (de angla right). Fakte ili staras sur rando de tabulo aŭ eĉ sur tablo. Eniras la ludon (= suriras la tabulon) laŭ sia regula movo, ĉu kun preno de rivala peco ĉu sen. Dum la posta ludo ne revenas al la vertikaloj. (Cetere, simile al ŝako neniu peco rajtas lasi la 100-ĉelan tabulon krom okaze de prenoj aŭ peona promocio.) La kaŭzo de tiu certe iom stranga komenca pozicio de la du pecoj estas ideo konservi la klasikan batalordon dulinian.

Renversitaj pecoj[redakti | redakti fonton]

Renversitaj peono b1 kaj Magistro i1 estas ordinaraj pecoj. Nur en la elira pozicio por plirapidigi komencan ludon ili ricevis eblon fari unufoje dum la partio sian "maksimuman" movon: ili moviĝas laŭ movoj de Damo aŭ Valkirio sed sen preno. Tuj post la movo ili fariĝas si mem. Tiu movo helpas malŝarĝi la 1-an horizontalon. Krome, la peono laŭ "miraklo" povas atingi preskaŭ ĉien kaj eĉ povas ĉe favoraj cirkonstancoj promociiĝi en 1 (!) movo sur la ĉelo b10 al ajna figuro krom Reĝo.

Ŝipo kaj ĝia "ŝarĝo"[redakti | redakti fonton]

Das-ŝako. Ŝipo, Transporto, Fregato.

Ŝipo diference de Turo havas kvadraton, sur kiu aperas bildo de "portata" mallongdistanca figuro Amazono, Ĉevalo aŭ Centestro. La movo de Ŝipo mem, ĉu kun "ŝarĝo" ĉu sen, restas la sama. Sed la movo de la "ŝarĝo" draste ŝanĝiĝas: ĉiuj tri tiom diversaj figuroj unumaniere descendas de Ŝipo: ortogonale kiel Turo sed sen preno; aŭ diagonale kvardirekte al la proksima ĉelo sed ĉi-kaze nur kun preno, kio similas la peonan movon kun preno.
Tamen maniero de ascendo dependas: ĉiu el la 3 figuroj iras sur Ŝipon laŭ sia propra movo. Kaj krome, se sur Ŝipo jam troviĝas rivala figuro la ascendanto prenas ĝin kaj okupas ties lokon.
Eblas kompari Ŝipon al transporta mar- aŭ aer-ŝipo kaj la "ŝarĝon" al mar- aŭ aer-soldato. Aŭ eĉ tiel: raketo kaj kosmopramo.

  • Ŝipo kun sia samkolora figuro nomiĝas Transporto kaj "ŝarĝo" — Descento (angle Trooper — Descent, ruse Транспорт — Десант)
  • Ŝipo kun rivala malsamkolora figuro nomiĝas Fregato kaj "ŝarĝo" — Pirato (angle Frigate — Pirate, ruse Фрегат — Пират). Ĉi tie kies Pirato — ties Fregato.

Eblas vidi sur la apuda diagramo ĉiujn Transportojn kun suraj Descentoj kaj ĉiujn Fregatojn kun suraj Piratoj: live — blankaj figuroj, dekstre — nigraj.
Vidu ankaŭ sube en la sekcio Vivaj ekzemploj.

Helpa peco (nedeviga)[redakti | redakti fonton]

La nomo Legato (aludas al la Papa legato). Staras sur la virtuala vertikalo, ekz-e sur r3. Per ĝi oni povas senvorte proponi fini la ludon je remiso. Unu el la ludantoj movas sian Legaton sur la ĉelon r5 kaj

  • se la rivalo respondas simetrie per movo al la ĉelo r6, tiam la ludo finiĝas remise;
  • se ne, tiam la unua ludanto povas aŭ remeti Legaton al r3, aŭ lasi ĝin tie por ajnalonge, kio signifos: "Mia propono ĉiam validas". Sed ajnamomente eblas fari movon Lr3 kaj provi venki, se la fortuno ŝanĝiĝis.

La movo plenumiĝas samtempe kun alia movo sur la tabulo.

Aroko[redakti | redakti fonton]

Similas la ŝakan. Tekstas iom alie, ekzemple por la blanko: Blanka Reĝo iras al la blanka ĉelo plej proksima al blanka Turo kaj poste tiu lasta transsaltas Reĝon kaj metas sin apude. Maldekstren 0-0-0 al ĉelo b1, dekstren 0-0 al ĉelo h1. 4 turecaj figuroj kapablaj aroki: Turo, Ŝipo, Transporto, Fregato.

Pecoj, valoroj, moviĝoj[redakti | redakti fonton]

Tabelo. Das-ŝakaj pecoj en ordo de ilia valoro, forto
peco litero angle ruse valoro moviĝo
Peono p Pawn Пешка 1.000 Identa al ŝaka peono. Aldone, ĝi povas en unu paŝo atingi la 5-an horizontalon de la 2-a aŭ la 3-a. Ili estas 11. Ĉi tie la valoro de peono estas mezurunuo.
Ĉevalo N Knight Конь 3.130 Identa al ŝaka ĉevalo: "Ĉevalo moviĝas tute specife: en unu movo je 2 fakoj horizontale aŭ vertikale plus unu fako orte al tio". Eblas difini alie: saltas hipogonale je 1 fako. La malplej forta figuro. La nomo aludas al kavaliro.
Reĝo K King Король 3.717 Identa al ŝaka reĝo. Kompreneble, la nomo aludas al reĝoimperiestro.
Kuriero B Bishop Слон
белопол.
3.978 Identa al ŝaka kuriero. Blankafaka. Atingas nur 50 blankajn ĉelojn de la tabulo.
Kuriero B Bishop Слон
чернопол.
3.978 Identa al ŝaka kuriero. Nigrafaka. Atingas nur 50 nigrajn ĉelojn de la tabulo.
Amazono A Amazon Амазонка 4.652 Saltas ĉevale aŭ saltas ortogonale al la 3-a fako, formante romban "ringon" el 12 samkoloraj fakoj. En daso la nomo aludas al la mitologia amazono.
Magistro M Magister Магистр 4.956 Ortogonale kiel Turo, sed sen kaptoj; diagonale kiel Kuriero. Fakte, ĝi estas tria kuriero, sed pli forta, havanta, diference de la du "ordinaraj", kapablon transiri al la aliakolora ĉelo — tiamaniere ĝi povas atingi ĉiun "angulon" de la 100-faka tabulo, agante jen kiel Blankafaka kuriero, jen kiel Nigrafaka. En daso la nomo aludas al la monaĥordena magistro.
Valkirio V Valkyrie Валькирия 5.043 Ĉevalsimile, sed ĝi povas ankaŭ ripeti la unuan salton laŭ hipogonala "linio" ajnalonge. En ekzoŝako, "fabela ŝako" (angla termino Fairy chess) ĝi havas nomon Rajdanto (angle Nightrider). En daso la nomo aludas al la mitologia valkirio.
Turo R Rook Ладья 5.869 Identa al ŝaka turo.
Ŝipo S Ship Корабль 5.869 Identa al Turo. Sed la figuro mem aspektas glaso, ĉar ĝi povas porti sur si (aŭ en si) alian figuron.
Centestro C Centurion Центурион 6.260 Saltas ĉevale, aŭ saltas ortogonale al la 2-a fako, aŭ saltas diagonale al la 2-a fako, formante kvadratan "ringon" el 16 diverskoloraj fakoj. En daso la nomo aludas al la oficiala titolo en Romio Centestro.
Damo Q Queen Ферзь 9.847 Identa al ŝaka damo. La plej forta figuro.

Bazaj principoj de konstruado[redakti | redakti fonton]

Nombroj de Lucas[redakti | redakti fonton]

Nombroj de Lucas2-1-3-4-7-11-18-29-47-76-123-199-322-521... k.t.p. En la vico (progresio) ĉiu posta nombro egalas al sumo de du jus antaŭaj: 7=4+3, 11=7+4, 18=11+7... aŭ formule an = an−1 + an−2. Kaj aldone: rilato de du najbaraj nombroj strebas al limeso F=1.6180339...[1], kiu havas propran nomon ora proporcio.
En das-ŝako estas uzataj ĉefe la nombroj: 4,7,11,18,29,47. Konstruado (aŭ projektado) de la ludo laŭ la nombroj de Lucas estas provo de konscia uzo de la ora proporcio.

  • Variantoj de la unua movo de la blanko en la elira pozicio:
    • 30 peonaj movoj de la 2-a horizontalo (proksimas al 29)
    • 19 movoj de restaj pecoj de la 1-a hor. (proksimas al 18)
    • 49 movoj sume (proksimas al 47);
  • Turo, peonoj, pecoj:
    • 18 ĉelojn atakas turo sur la vaka tabulo
    • 18 atakoj-prenoj de la 10 peonoj al la 3-a hor.
    • 18 atakoj-prenoj de la 10 figuroj al la 2-a peona hor.;
  • Kvantoj:
    • 11 peonoj
    • 11 figuroj;
  • Pri la nombroj 7 kaj 4 vd sube Bazo de Dasurgo:
    • 4-foja divido de 11 figuroj je 7 kaj 4;
  • Nombroj 4 kaj 3:
    • 4 — la 4-a nombro el la vico de Lucas; Centestro en la elira pozicio de la ĉelo r1 atakas 4 ĉelojn
    • 3 — la 3-a nombro el la vico de Lucas; Amazono en la elira pozicio de la ĉelo l1 atakas 3 ĉelojn;
  • Por la unuaj 3 nombroj eblas:
    • 2 — das-ŝako — varianto de 100-ĉelaj ŝakoj por 2 ludantoj
    • 1 — 1 poento por sendecida rezulto
    • 3 — 3 poentoj por venko.

Bazo de Dasurgo[redakti | redakti fonton]

Divido de la 11 das-ŝakaj figuroj je 4 dikotomiaj grupoj po 7 kaj 4.

Divido de la 11 das-ŝakaj figuroj (aboce: Amazono, Centestro, Ĉevalo, Damo, Kuriero blankaĉela, Kuriero nigraĉela, Magistro, Reĝo, Ŝipo, Turo, Valkirio) je 4 dikotomiaj grupoj po 7 kaj 4:

  • glisantaj (7) — saltantaj (4):
    • Damo, Kuriero blankaĉ., Kuriero nigraĉ., Magistro, Reĝo, Ŝipo, Turo —
    • Amazono, Centestro, Ĉevalo, Valkirio
  • longdistancaj (7) — mallongdistancaj (4):
    • Damo, Kuriero blankaĉ., Kuriero nigraĉ., Magistro, Ŝipo, Turo, Valkirio —
    • Amazono, Centestro, Ĉevalo, Reĝo
  • multdirektaj (7) — kvardirektaj (4):
    • Amazono, Centestro, Ĉevalo, Damo, Magistro, Reĝo, Valkirio —
    • Kuriero blankaĉ., Kuriero nigraĉ., Ŝipo, Turo
  • malpezaj (7) — pezaj[2] (4):
    • Amazono, Ĉevalo, Kuriero blankaĉ., Kuriero nigraĉ., Magistro, Reĝo, Valkirio —
    • Centestro, Damo, Ŝipo, Turo.

Analogioj laŭ simileco kaj laŭ kontrasto[redakti | redakti fonton]

Das-ŝako. Analogioj laŭ simileco kaj laŭ kontrasto.

Analogio kaj simetrio inter ĉiuj 11 figuroj kaj peonoj. La dekstra peco estas, evoluita kvazaŭ ĝis limo aŭ ĝis maleco, peco staranta maldekstre. Krampe estas donita kompara priskribo:

  • analogio laŭ simileco:
    • Reĝo — Damo (longdistanca Reĝo)
    • Ĉevalo — Valkirio (longdistanca, "flugilhava" Ĉevalo)
    • Peono — Magistro ("longdistanca", ĉiudirekta Peono, fariĝinta "Kuriero");
  • analogio laŭ kontrasto:
    • Kuriero blankaĉela, Kuriero nigraĉela — Amazono (ringa Kuriero, rombo, 12 ĉeloj, "malpeza batalĉevalo"; Amazono estas "konstruita" el 4 3-ĉelaj eroj de kuriera diagonalo)
    • Turo, Ŝipo — Centestro (ringa Turo, kvadrato, 16 ĉeloj, "peza batalĉevalo"; Centestro estas konstruita el 4 4-ĉelaj eroj de Tura ortogonalo);
  • aldona analogio:
    • malsuproj de la analogiaj pecoj estas identaj (tio validas por diagramoj kaj vere helpas identigi la pecojn kaj distingi unujn disde aliaj).

Dasaj pecoj kaj Krepuskaj herooj[redakti | redakti fonton]

Duonŝerca komparo de das-ŝako kaj "Krepusko", libro-serio de romanisto Stephenie Meyer. Simetrie maldekstre virinaj kaj dekstre viraj nomoj:

  • e1f1; Damo (Esme Cullen) — Reĝo (dr. Carlisle Cullen)
  • d1g1; Kuriero blankaĉela (Alice Cullen) — Kuriero nigraĉela (Jasper Hale)
  • c1i1; Valkirio (Bella Swan) — Magistro (Edward Cullen)
  • b1h1; Elva, 11-a peono (Renée, patrino de Bella) — Ĉevalo (Charlie Swan, patro de Bella)
  • a1k1; Ŝipo (Rosalie Hale) — Turo (Emmett Cullen)
  • l1r1; Amazono (Renesmee) — Centestro (Jacob Black).

La tutaj pecaro kaj familio.
Vidu ankaŭ Krepusko.

Dasurgo[redakti | redakti fonton]

Dasurgo (angle Dasurg, ruse Дасург) estas pseŭdonimo de Nikolaj Batirev (ruse Николай Степанович Батырев), kiu naskiĝis la 11-an de januaro 1956 en Udmurtio, respubliko en Rusio. Dasurgo estas aŭtoro, inventinto de das-ŝako, varianto de ŝako.
La nomo estas konstruita per kunmeto de das (numeralo 10 en la lingvoj udmurta kaj sanskrito, kiu numeralo donis nomon al la ludo das-ŝako pro la 10x10-forma tabulo), kaj de urg (vortero, kiun eblas trovi en la sekvaj similsencaj vortoj: demiurgo, dramaturgo, kirurgio, metalurgio, teurgio = ? teŭrgio).

Vivaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Unua ekzemplo:

1.Qxh10 (altiro de Ŝipo sub duoblan atakon) Ŝxh10
2.Af9+ Kb10
3.Ah10F+ (kreado de blanka Fregato kun sura Pirato Amazono) Ka9
4.Fxa10 Kxa10 (kies Pirato — ties Fregato, la Fregato estas malamiko al nigra Reĝo, kvankam sub Pirato estas nigra Ŝipo)
5.Rh5 (kun venko).


Dua ekzemplo:

1...a1Q
2.Qxa1! (kaze de 2.Nxa1? blankoj malvenkas post 2...Sa2+!) Ŝa1
3.Na1F (kreado de blanka Fregato kun sura Pirato Ĉevalo) Ag9
4.Fa10+ Ai10
5.Fg10 h7
6.PNxh9# (descendo de Pirato Ĉevalo kun preno de nigra peono kaj posta mato. La nigra Ŝipo denove iĝis nigra figuro, sed jam ne povas helpi al la siaj).


Tria ekzemplo:

1.Rxf10 Fxf10
2.Qxa9 (ofero de Damo por altiri Reĝon sub duoblan atakon) Kxa9
3.Ad9+ Ka10
4.Axf10T+ (ĉi tie estas pli interese: Amazono ascendante Fregaton neniigas suran nigran Piraton Ĉevalon, rezulte kreiĝas blanka Transporto kun sura Descento Amazono = blankoj reprenis sian Ŝipon) Ka9
5.DAc10+ (Amazono senprokraste descendas atakante nigran Reĝon) Kb10
6.Ac7+ (ŝako de Turo) Ka9
7.Ad9#.


Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. La litero F aludas jen al Fidio jen al Fibonacci. Pri la lasta vd ankaŭ la paĝon Fibonaĉi-nombro.
  2. Difino de peza figuro en das-ŝako: figuro, kiu kapablas duope kun sia reĝo matigi rivalan reĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]