Uzanto:XVodolazx/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la setlejo estis fondita kiel fortreso por defendi la sudo de Rusio kontraŭ nomadaj stepanoj - precipe, nogajoj. La unua dokumenta mencio de la gardistaro sur riverinsulo en Volgo estis en 1579; en 1589 caro Fjodor Ivanoviĉ ordonis konstrui tie la fortreso - tiu jaro estas konsiderata kiel la fondodato de la urbo.

Post 1861 la urbo komencis rapide kreski kaj burĝoni - danke al la oportuna loko apud du grandaj riveroj - Don kaj Volgo, - kaj nova fervojo. Je 1913 Caricin havis pli ol 130 000 loĝantojn, do estis pli granda ol multaj provincaj ĉefurboj. Estis en la urbo lernejoj, hospitaloj, akvodukto, elektro, telefonreto, tramvojo, ktp.

Post la Revolucio la urbo en 1925 estis renomita kiel "Stalingrado" - omaĝe al Josif Stalin, kiu partoprenis en la komando de la Ruĝa armeo en Caricin dum la Enlanda milito.

Dum la Dua mondmilito la plej grava batalo okazis en Stalingrado, en kiu la sovetianoj venkis la atakantajn naziojn. La venko ĉe Stalingrado gravis tutmonde, pruvinte al popoloj, ke naziajn trupojn eblas venki. Tamen, la urbo tute detruiĝis.

Post la morto de Stalin, kiam lia diktaturo kaj krimoj estis malkovritaj, la urbo estis refjoe renomita - kiel "Volgogrado".

La plej fama vidindaĵo de Volgogrado estas Kurgano de Mamaj, sur kiu staras grandega statuo de Patrino Rusio.