Saltu al enhavo

Uzbeka lingvo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzbeka)
Uzbeka lingvo
Oʻzbek tili / Ўзбек тили / ئۇزبېك تیلى
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo
Western Karluk • tjurka lingvaro
Parolata en Uzbekio, Kirgizio, Afganio, Kazaĥio, Turkmenio, Taĝikio, Rusio kaj aliaj landoj
Parolantoj 27 000 000
Skribo latina alfabeto, cirila alfabeto, araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurkaj lingvoj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Uzbekio[1]

Afganio (loka)[2]

Reguligita de Instituto de lingvo kaj literaturo je nomo de Aliŝer Navoi
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 uz
  ISO 639-2 uz
  ISO 639-3 uzb
  SIL UZB
  Glottolog uzbe1247
Angla nomo Uzbek
Franca nomo ouzbek
Vikipedio
v • d • r

La uzbeka lingvo (uzbeke O‘zbek tili (latine), Ўзбек тили (cirile), ئۇزبېك تیلى (per araba alfabeto)) estas tjurka lingvo, nacia lingvo de uzbekoj. Ĝi estas parolata precipe en Uzbekio, Kirgizio, Kazaĥio, Afganio, Rusio, kelkaj aliaj landoj de Azio; ĝi estas 28-a en mondo laŭ parolantaro (pli ol 12,5 mln parolantoj)[mankas fonto]. Ĝi estas sola tutŝtate oficiala lingvo de Uzbekio. Grava esploristino de ĉi lingvo en la 1940-aj jaroj estis Annemarie von Gabain.

Pro diverseco de uzbekaj dialektoj la lingvon oni konsideras apartenanta samtempe al kelkaj branĉoj de tjurka lingvaro: al oguzaj lingvoj, al Karlukaj lingvoj, al Kipĉakaj lingvoj. Nuntempa literatura normo de uzbeka lingvo estas bazata sur dialektoj de Fergana valo. Al ĝia fonetiko, leksiko kaj gramatiko forte influis persa lingvo kaj per tio ankaŭ araba. Dum 20-a jarcento uzbeka lingvo trafis fortan influon de rusa lingvo. Grava eco de uzbeka lingvo estas neesto de vokala harmonio tre tipa por aliaj tjurkaj lingvoj; pro tio afiksoj en uzbeka morfologio havas nur unu varianton: ekzemple -lar- por la sufikso de pluralo (komparu kun paro -lar-/-ler- en turka lingvo).

Por uzbeka lingvo estas uzata latina skribsistemo akceptita en Uzbekio en 1990-aj jaroj anstataŭ estinta cirila; sed en multaj aliaj landoj kaj parte en Uzbekio oni ĝis nun uzas malnovan cirilan alfabeton.

Plej proksimaj lingvoj al uzbeka estas ujgura kaj formortanta ilitjurka.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La uzbeka estas parolata plejparte en Uzbekio kaj najbaraj landoj de Meza Azio.

Landoj kun multe da uzbekparolantoj:

LandoParolantaro
Uzbekio23,7 milionoj[3]
Afganio2,9 milionoj
Taĝikio1,0 milionoj[4]
Kirgizio870 mil[5]
Kazaĥio450 mil[5]
Turkmenio320 mil
Rusio270 mil[6]

Uzbeka lingvo estas oficiala lingvo en Uzbekio[1]. Ĝi ankaŭ havas oficialan statuson en kelkaj lokoj de Afganio[2]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Uzbeka alfabeto.

Dum lasta jarcento alfabeto de uzbeka lingvo multfoje ŝanĝiĝis. Ĝis 1927 estis uzata araba skribsistemo, poste — alfabeta surbaze de latina, dum 1939 — 1992 estis uzata uzbeka alfabeto bazita sur cirila, ekde 1992 ĝin oficiale anstataŭigis latina skribsistemo[7], sed en ĉiutaga vivo la du skribsistemoj (cirila kaj latina) estas uzataj en amaskomunikiloj, dum korespondado ktp. Parolantoj de uzbeka lingvo en Ĉinio kaj Afganio plu uzas araban skribsistemon.

Transliterumo
Eksaj arabaj Eksaj latinaj Eksaj cirilaj Nunaj latinaj Prononco laŭ esperanto IFA
-19291936-19401940-19921992-
ﺍ, هƏ əА аA aaɑ
ﺏB вБ бB bbb
ﺩD dД дD ddd
ﻩE eЕ еE eeɛ
ﻑF fФ фF fff
گG gГ гG ggg'
ﺡ,ﻩH hҲ ҳH hhh
یI iИ иI iiɪ
ﺝ, ژÇ ç, Ƶ ƶЖ жJ jĝʤ
ﻙK kК кK kkk'
ﻕQ qҚ қQ q(ne)q
ﻝL lЛ лL lll
ﻡM mМ мM mmm
ﻥN nН нN nnn
ﺍA aО оO omalfermi larĝe oɔ
پP pП пP ppp
ﺭR rР рR rrr
ﺙ,ﺱ,ﺹS sС сS sss
ﺕ,ﻁT tТ тT ttt
ﻭU uУ уU uuu
ﻭV vВ вV vvv, w
ﺥX xХ хX xĥx
یJ jЙ йY yjj
ﺫ,ﺯ,ﺽ,ﻅZ zЗ зZ zzz
ﻭO oЎ ўOʻ oʻmalfermi mallarĝe oo
ﻍƢ ƣҒ ғGʻ gʻvoĉa ĥɣ
ﺵŞ şШ шSh shŝʃ
چC cЧ чCh chĉʧ
ء, عʼЪ ъʼ(ne)ʔ

Lingvoscienca priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Jen antaŭparolo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, unue en hodiaŭa latinliteraro kaj due laŭ uzbeka cirilo:

* Barcha odamlar erkin, qadr-qimmat va huquqlarda teng boʻlib tugʻiladilar. Ular aql va vijdon sohibidirlar
va bir-birlari ila birodarlarcha muomala qilishlari zarur.
* Барча одамлар эркин, қадр-қиммат ва ҳуқуқларда тенг бўлиб туғиладилар. Улар ақл ва виждон соҳибидирлар
ва бир-бирлари ила биродарларча муомала қилишлари зарур.

Uzbeka lingvo en Rusio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 uzbekan lingvon en Rusio scias 273 451 loĝantoj (0,20 % de tuta respondintaro)[8]; laŭ aliaj taksoj - multoble pli[9].

Pro vasta labor-enmigrado el Uzbekio kaj aliaj landoj de Meza Azio uzbekoj estas unu el plej egaj naci-malplimultoj en Rusio kaj pro tio uzbeka lingvo estas populara en egaj rusiaj urboj kaj aglomeraĵoj.

Plivastigado kaj lingva politiko

[redakti | redakti fonton]

Laŭ lingva politiko de Rusio lerniloj pri uzbeka lingvo (lernolibroj, vortaroj ktp.) estas malmultaj kaj en preskaŭ ĉiuj librovendejoj estas neaĉeteblaj.

En Rusio estas eldonataj kelkaj gazetoj parte en uzbeka lingvo celantaj informi uzbekajn enmigrantojn pri vivo en Rusio kaj rusia leĝaro:

La uzbekan lingvon oni lernas en kelkaj celgrupoj en Moskva lingvistika universitato[10].

En 2014 en Moskvo dum kelkaj monatoj okazis senpaga kurso de uzbeka kaj 3 aliaj lingvoj (por rusparolantoj) kun instruisto el Moskva lingvoscienca universitato. Ĝin partoprenis kelkdekaj dekoj homoj; poste instruado daŭris por volantoj.

En Rusio estas eldonitaj kelkaj lernolibroj de uzbeka lingvo:

  • "Учебник узбекского языка" (Мухитдинова Х.С., Насилов Д.М.). Moskvo, eldonejo "Восточная литература", jaro 2012
  • "Узбекский язык для стран СНГ" (Бакиева Г.Х. kaj aliaj). Moskvo, eldonejo ФГБОУ ВПО МГЛУ, jaro 2012 (partoj 1 Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine, 2 Arkivigite je 2014-09-23 per la retarkivo Wayback Machine)
  • "Узбекский язык. Самоучитель" (Арзамазов А.А). Moskvo, eldonejo "Живой язык", jaro 2015

Uzbeklingva literaturo

[redakti | redakti fonton]

Enciklopedioj

[redakti | redakti fonton]

Uzbekaj verkistoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 La sola tutŝtata oficiala lingvo (laŭ la konstitucio de Uzbekio, artikolo 4)
  2. 1 2 Loka lingvo por afganiaj subŝtatoj en kiuj ĝin uzas pli multo da loĝantaro (laŭ Konstitucio de Afganio, artikolo 4)
  3. ↑ Loĝantaro de Uzbekio en januaro 2013 — 29 993 500, el ili "uzbekoj" — 79,10 %. Informo pri uzado de lingvoj mankas. Laŭ informo de 2000 94% de uzbekoj nomis uzbekan lingvon sia denaska (Население Узбекистана. 2013. Taŝkento, 2013. — P. 3).
  4. ↑ Etna konsisto, parolado de lingvoj kaj ŝtataneco de la taĝikia loĝantaro. Libro 3. Agentejo pri statistiko ĉe la Prezidanto de Taĝikio, 2012 (pdf). Paĝoj 12-16
  5. 1 2 Laŭ popolnombrado de 2009
  6. ↑ Laŭ popolnombrado de 2010
  7. ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/04, paĝo 21: Nova alfabeto verkita de Ŝildo.
  8. ↑ Loĝantaro de Rusio laŭ lingvoscio Arkivigite je 2021-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, rezultoj de tutrusia popolnombrado de 2010 (ruse)
  9. ↑ Laŭ aserto de gvidanto de Federacia servo pri migrado Arkivigite je 2020-07-12 per la retarkivo Wayback Machine, en Rusio estas pli ol 2 milionoj uzbekoj
  10. ↑ Fako pri lingvistiko kaj profesia interkomunikado je politikaj sciencoj Arkivigite je 2015-06-30 per la retarkivo Wayback Machine, retpaĝo (ruse)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]