Uzbeka alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzbeka alfabeto estas alfabeto de uzbeka lingvo. Nuntempe por uzbeka lingvo estas uzata latina alfabeto (oficiala en Uzbekio); krome, estas vaste uzata cirila alfabeto (en Kirgizio, Taĝikio, Kazaĥio, Uzbekio); en Afganio oni uzas araban alfabeton.

Araba alfabeto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1928 por uzbeka lingvo estis uzata alfabeto surbaze de araba-persa.

Ĝis mezo de 19-a jarcento uzbeka alfabeto estis la sama kiel persa. Por aliĝo de Meza Azio al Rusio komenciĝis eldonado de uzbeklingvaj gazetoj kaj revuoj. En ili oni ekuzis ankaŭ novajn literojn por montri specialajn uzbekajn sonojn, sed ili estis uzataj sen iu sistemo kaj depende de konkreta eldonaĵo.

En oktobro 1923 en la Unua ortografia kunveno de uzbekoj en Buĥaro estis akceptita nova reformita alfabeto bazata sur la araba-persa. Ĝi estis oficiale uzata ĝis 1930. Iomete alian arabmanieran alfabeton uzas nuntempe afganiaj uzbekoj: آ ا أ ء ب پ ت ث ج چ ح خ د ذ ز ژ س ش ص ض ط ظ ع غ ف ق ک گ ل م ن و ٶ ۇ ۉ ە ة ى ي ې ٸ.

Unua latina alfabeto (1930 — 1940)[redakti | redakti fonton]

Ideo pri latinigo de la lingvo estis eldirita jam en 1920 sed ĝi ne akiris fortan subtenon ĉar oni tiam deziris reformadon de araba uzbeka alfabeto. Ĉi tiu demando estis denove starigita en 1926 kiam estis aprobita transirado de ĉiuj tjurkaj lingvoj de Sovetunio al unueca latinmaniera alfabeto. Okazis longa diskutado, post kiu en majo 1929 dum tutrespublika kunveno pri ortografio estis akceptita nova uzbeka alfabeto el 34 signoj (33 literoj kaj apostrofo):

A a B ʙ C c Ç ç D d E e Ə ə F f
G g Ƣ ƣ H h I i J j K k L l M m
N n Ꞑ ꞑ O o Ө ө P p Q q R r S s
Ş ş T t U u V v X x Y y Z z Ƶ ƶ
Ь ь '

En 1934 el la alfabeto estis forigitaj literoj Ө ө, Y y, Ь ь. En 1938 oni intencis fari novan reformon sed ĝi ne okazis.

Cirila alfabeto (ekde 1940)[redakti | redakti fonton]

En 1930-aj kaj 1940-aj en Sovetunio okazis totala rusigo, dum kiu alfabetoj de sovetiaj popoloj estis ciriligitaj.

En 1939 en Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko estis organizita komisiono por ellaborado de cirila alfabeto por uzbeka lingvo. Estis proponita alfabeto konsistanta el ĉiuj 33 literoj de rusa lingvo kaj krome specialaj literoj Ң ң, Ҷ ҷ, Ө ө, Қ қ, Ƶ ƶ, Ҳ ҳ. Pro multe da kritiko ĝi estis ŝanĝita.

La 8-an de majo 1940 oni oficiale starigis novan cirilan alfabeton surbaze de rusa alfabeto:

А а Б б В в Г г Д д Е е Ё ё Ж ж
З з И и Й й К к Л л М м Н н О о
П п Р р С с Т т У у Ф ф Х х Ц ц
Ч ч Ш ш Ъ ъ Ь ь Э э Ю ю Я я Ў ў
Қ қ Ғ ғ Ҳ ҳ

Ĉi tiu alfabeto estas vaste uzata ĝis nun.

Nuntempa latina alfabeto (ĝis 2018)[redakti | redakti fonton]

En 1993 post disfalo de Sovetunio en Uzbekio oni decidis enigi latinan skribmanieron. Estis decidite ke en 1994 lernejanoj jam estos instruataj skribi latinmaniere. Dekomence versio de uabeka latina alfabeto estis bazata sur turka alfabeto kaj la "komuna tjurka alfabeto" akceptita en 1991. La alfabeto tiam enhavis turkajn literojn ç, ş, ğ kaj krome enhavis literojn ö, ñ и ɉ. Tamen en majo 1995 estis akceptitaj novaj ortografiaj reguloj bazataj sur standarda 26-litera latina alfabeto: literoj ç, ş, ğ, ö, ñ, ɉ estis ŝanĝitaj laŭvice al ch, sh, g‘, o‘, ng, j.

Nuntempa latina alfabeto:

А а B b D d Е е F f G g H h I i
J j K k L l М m N n О о P p Q q
R r S s Т t U u V v X x Y y Z z
O‘ o‘ G‘ g‘ Sh sh Ch ch ng


Do, en la nuntempa oficiala alfabeto:

  • estas 26 solaj literoj kaj 3 digrafoj (sh, ch, ng)
  • krome, estas apostrofo uzata en kelkaj kazoj:
  1. por skribado de literoj o‘, g‘;
  2. <font-size:1.4em></font-size:1.4em> kiel aparta apostrofo (kongruas al cirila "Ъ");
  3. <font-size:1.4em> ' </font-size:1.4em> en duliteraĵo s'h (por montri ke s kaj h estas apartaj literoj)
  • mankas aparta litero "c" (uzata nur en digrafo "ch"), mankas litero "w";
  • mankas literoj kun diakritaj signoj, malgraŭ en alfabeto de 1928 ili estis uzataj (kaj ankaŭ unikaj simboloj inventitaj de sovetiaj lingvosciencistoj por lokaj lingvoj de sovetiaj popoloj)

Nova latina alfabeto (2018 kaj 2019)[redakti | redakti fonton]

En la fino de la jaro 2018, uzbeka gazeto, Gazeta.uz, publikigis pri tio, ke uzbeka aboco atendas plibonon. Laŭ la gazeto, la litero sh (aŭ ш) ŝanĝiĝos al ş, la litero ch (aŭ ч) al ç, la litero o' (aŭ ӯ) al ŏ, kaj la litero g' (aŭ ғ) al ğ.[1]

La alfabeton ŝanĝis refoje en 2019. La litero c revenis al la aboco kaj la labora grupo en Taŝkenta Universitato decidi anstataŭi ŏ kaj ğ de la 2018-a versio per ó kaj ǵ.[2]

La ŝanĝo proksimigos uzbekan abocon al la azera kaj turka abocoj.

А а B b C c Ç ç D d Е е F f G g
Ǵ ǵ H h I i J j K k L l М m N n
О о Ó ó P p Q q R r S s Ş ş Т t
U u V v X x Y y Z z ng

Transliterumo en nuntempa uzbeka lingvo[redakti | redakti fonton]

Tabelo por transliterumo
Araba Eksa latina Cirila Nuna latina Proponita latina IFA
1919—1928 1930—1940 ekde 1940 ekde 1995 ekde 2018[1]
ﺍ, ه Ə ə А а A a A a [a], [æ]
B в Б б B b B b [b]
D d Д д D d D d [d]
E e Е е E e E e [ɛ]
F f Ф ф F f F f [f]
گ G g Г г G g G g [gʲ]
ﺡ,ﻩ H h Ҳ ҳ H h H h [h]
ی I i И и I i I i [ɪ]
ﺝ, ژ Ç ç, Ƶ ƶ Ж ж J j J j [ʤ], [ʒ]
K k К к K k K k [kʲ]
L l Л л L l L l [l]
M m М м M m M m [m]
ن N n Н н N n N n [n]
A a О о O o O o [ɑ]
پ P p П п P p P p [p]
Q q Қ қ Q q Q q [q]
R r Р р R r R r [r]
ﺙ,ﺱ,ﺹ S s С с S s S s [s]
ﺕ,ﻁ T t Т т T t T t [t]
U u У у U u U u [u]
V v В в V v V v [v], [w]
X x Х х X x X x [χ]
ی J j Й й Y y Y y [j]
ﺫ,ﺯ,ﺽ,ﻅ Z z З з Z z Z z [z]
O o Ў ў O‘ o‘ Ŏ ŏ [o]
Ƣ ƣ Ғ ғ G‘ g‘ Ğ ğ [ɣ]
Ş ş Ш ш Sh sh Ş ş [ʃ]
چ C c Ч ч Ch ch Ç ç [ʧ]
نگ Ꞑꞑ Нг нг ng ng [ŋ]
ء, ع ' Ъ ъ [ʔ]

Por transliterumado endas scii, ke:

  • al cirilaj Ё ё, Ю ю, Я я kongruas latinaj Yo yo, Yu yu, Ya ya
  • al cirila Е е en komenco de vorto kaj post vokalo kongruas latina Ye ye
  • al cirila Ц ц meze de vorto post vokalo kongruas latina Ts ts (federatsiya — федерация), en aliaj kazoj kongruas S s (sex — цех)
  • al cirila сҳ kongruas latina s'h
  • al cirila Э э kongruas latina E e
  • al cirila О о kongruas latina О о
  • al cirila Ў ў kongruas latina O‘ o‘

Kritiko de reformado[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝado de alfabeto ĉiam povas kaŭzi egajn problemojn por la lingvo, ĉar:

  • ĝi malplifaciligas edukadon de denaska lingvo por uzbekoj en lernejoj. Oni ofte opinias ke dum periodo de ŝanĝado rezultoj de la lernejanoj plimalboniĝas;
  • ĝi malplifaciligas studadon de la lingvo pro ebla manko de sufiĉa literaturo uzanta novan alfabeton (lernolibroj, vortaroj, alia literaturo).

Post la lasta reformo de uzbeka alfabeto (latinigo) okazinta en 1990-aj jaroj uzbekoj fakte uzas diversajn alfabetojn depende de ilia lando; tio malhalpas interkomunikadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (16an de novembro 2018) “Узбекский алфавит ждет улучшение”, Gazeta.uz (rusa). 
  2. (22an de majo 2019) “Обновленный вариант алфавита представили в Узбекистане”, Sputnik-Uzbekistano (rusa). 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]