Uzbeka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Uzbeka lingvo
Ўзбек / Oʻzbek
Parolata en Uzbekistano, Afganistano, Ĉinio
Denaskaj parolantoj < 19 milionoj
Skribo Araba alfabeto, cirila alfabeto, latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 uz
  ISO 639-2 uz
  ISO 639-3 uzb
  SIL UZB
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

Uzbeka lingvo estas unu el la tjurkaj lingvoj, parolata en Uzbekistano, Turkmenistano, Afganistano, Ĉinio kaj kelkaj aliaj landoj de Azio. La oficiala lingvo de Uzbekio. Totalo de parolantoj superas 12,5 mln.

La eminenta trajto de la uzbeka lingvo estas foresto de sinharmonismo, tre tipa por aliaj tjurkaj lingvoj. Pro tio afiksoj en la uzbeka morfologio havas nur unu varianton: ekz., -lar- por la sufikso de pluralo (komparu kun la paro -lar-/-ler- en la turka lingvo).

Ĝis 1927 por skribi uzbeke oni uzis la araban skribsistemon, poste — latinidan alfabeton, en 1939-1992 estis uzata uzbeka alfabeto bazita sur la cirila, ekde 1992 ĝin oficiale anstataŭis latina skribsistemo[1], sed en ĉiutaga vivo la du skribsistemoj (cirila kaj latina) estas miksataj. Parolantoj de la uzbeka en Ĉinio kaj Afganistano plu uzas la araban skribsistemon.

Jen sekve la antaŭparolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, unue en hodiaŭa latinliteraro kaj due laŭ la uzbeka modifikita cirilo:

* Barcha odamlar erkin, qadr-qimmat va huquqlarda teng boʻlib tugʻiladilar. Ular aql va vijdon sohibidirlar
va bir-birlari ila birodarlarcha muomala qilishlari zarur.
* Барча одамлар эркин, қадр-қиммат ва ҳуқуқларда тенг бўлиб туғиладилар. Улар ақл ва виждон соҳибидирлар
ва бир-бирлари ила биродарларча муомала қилишлари зарур. 

Literoj[redakti | redakti fonton]

Skribadaj vojoj
Eksaj srabaj Eksaj latinaj Eksaj Cirilaj Nunaj latinaj Pronunco laŭ esperanto internaciaj fonetikaj alfabetoj
-1929 1936-1940 1940-1992 1992-
ﺍ, ه Ə ə А а A a a ɑ
B в Б б B b b b
چ C c Ч ч Ch ch ĉ ʧ
D d Д д D d d d
E e Е е E e e ɛ
F f Ф ф F f f f
گ G g Г г G g g g'
Ƣ ƣ Ғ ғ Gʻ gʻ voĉa ĥ ɣ
ﺡ,ﻩ H h Ҳ ҳ H h h h
ی I i И и I i i ɪ
ﺝ, ژ Ç ç, Ƶ ƶ Ж ж J j ĝ ʤ
K k К к K k k k'
Q q Қ қ Q q (ne) q
L l Л л L l l l
M m М м M m m m
N n Н н N n n n
A a О о O o malfermi larĝe o ɔ
O o Ў ў Oʻ oʻ malfermi mallarĝe o o
پ P p П п P p p p
R r Р р R r r r
ﺙ,ﺱ,ﺹ S s С с S s s s
Ş ş Ш ш Sh sh ŝ ʃ
ﺕ,ﻁ T t Т т T t t t
U u У у U u u u
V v В в V v v v, w
X x Х х X x ĥ x
ی J j Й й Y y j j
ﺫ,ﺯ,ﺽ,ﻅ Z z З з Z z z z
ء, ع ʼ Ъ ъ ʼ (ne) ʔ

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/04, paĝo 21: Nova alfabeto verkita de Ŝildo.