Uzeir Jusupović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzeir JUSUPOVIĆ)

Uzeir JUSUPOVIĆ (naskiĝis en 1965 - pereis dum bombardado en Sarajevo la 30-an de majo 1993) estis sekretario de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino kaj eksa komitatano de TEJO.

Uzeir Jusupović estis diplomita inĝeniero pri elektrotekniko. Li esperantistiĝis en 1973 kiel ok-jara lernanto de elementa lernejo, frue ekregis la lingvon kaj dum jaroj poste estis unu el la plej aktivaj esperantistoj en Sarajevo kaj Bosnio. Kiel mezlernejano kaj studento li gvidis plurajn Esperanto-kursojn kaj aktive partoprenis en preskaŭ ĉiuj Esperanto-aranĝoj organizitaj en Bosnio kaj Hercegovino kaj la eksa Jugoslavio. Li estis la prezidanto de la urba Universitata Esperanto-Klubo, kaj en 1990 li elektiĝis sekretario de la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino.

La komenco de lia profesia kariero estis brila, same kiel liaj studjaroj. Li posteniĝis kiel scienca kunlaboranto de la Instituto pri informadiko ĉe la Elektroteknika fakultato en Sarajevo. Lia perforta morto en aĝo de nur 27 jaroj estis forte funebrata fare de la esperantistaj organizaĵoj en Eksjugoslavio same kiel de TEJO.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Funebra mesaĵo en TEJO tutmonde n-ro 4/62, oktobro-novembro 1993, paĝo 4