Václav Řezáč
Aspekto
| Václav Řezáč | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 5-an de majo 1901 en Prago | ||||
| Morto | 22-an de junio 1956 (55-jaraĝa) en Prago | ||||
| Tombo | Cemetery in Šárka (en) | ||||
| Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
| Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio | ||||
| Partio | Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Ivan Řezáč (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto ĵurnalisto eldonisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Václav Řezáč (reala nomo: Václav Voňavka , naskiĝis la 5-an de majo 1901 en Prago, Aŭstrio-Hungario ; mortis la 22-an de junio 1956 en la sama urbo) estis ĉeĥa verkisto.
Řezáč komencis sian literaturan karieron per infanlibroj kaj psikologiaj romanoj, kiuj ankaŭ reflektis lian edukadon en malriĉeco. Poste, lia skribstilo ŝanĝiĝis, kaj li fariĝis, kune kun Jan Drda, unu el la plej gravaj reprezentantoj de socialisma realismo en la ĉeĥa literaturo. Li ankaŭ verkis por diversaj revuoj kaj scenaroj. Ekde 1949, li estis la direktoro de la literatura eldonejo Československý spisovatel . Post lia morto, pluraj el liaj verkoj estis adaptitaj por ĉeĥa televido.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Fidlovačka (1933) - poemoj por infanoj
- Poplach v Kovářské uličce (1934) – porinfana rakonto
- Kluci, hurá za ním (1934) – porinfana rakonto
- Větrná setba (1935) – romano
- Slepá ulička (1938) – romano
- Černé světlo (1940) - romano
- Svědek (1943) - romano
- Stopy v písku (1944) - kolekto de ĵurnalismo
- Roĵraní (1945) – romano
- Nástup (1951) - romano
- Bitva (1954) - romano
- Tváří v tvář (1956) – novelaro

