Václav Špůr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Václav ŠPŮR)
Václav Špůr
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1915 (1915-07-13)
Morto 15-an de julio 1996 (1996-07-15) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoekonomikistotradukisto
vdr

Václav ŠPŮR (naskiĝis la 13-an de julio 1915 - mortis la 15-an de julio 1996) estis ĉeĥa esperantisto, administrinto de la Somera Esperanto-Kolegio en Doksy, honora membro de ĈEA.

Laŭprofesie ekonomo, direktoro de Ŝta-ta Ŝparkaso en Poděbrady kaj Doksy, ĉefa ekonomo de Ŝtata Bieno Dubá kaj ĝis 1980 vicdirektoro de Distrikta Terkultura Administracio (Česká Lípa).

Li aktivis en kelkaj sportbranĉoj, ankaŭ kiel trejnisto en teniso, gvidis kursojn de la angla kaj germana lingvoj kaj servis al filatelistoj kiel tradukanto.

En 1946 li kun Karel Šolc, Ĉe-instruisto, fondis Someran Lernejon de Esperanto en Doksy, kun 4 ĝis 5 gradoj. Post kelkaj jaroj la titolo "Lernejo" estis laŭdeve forlasita kaj anstataŭe akceptita "Kolegio". Krom Doksy Špůr kunorganizis SKE en Slovakio: 1950 en Svit, 1952 Poprad. Li iniciatis prezenti en Doksy la dramon de J. Vrchlický "Noc na Karlštejně" (Nokto en Karlův Týn) fare de teatra Societo K. H. Mácha enkadre de ĝia festivalo. Pro sia laboremo kaj kompetento Václav Špůr fariĝis membro de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato (ĈSEA, 1959-1968) poste komitatano de ĈEA, prezidanto de ĝia kontrola kaj revizia komisiono, membro de la ekzamena komisiono, kaj gvidis, sub komisio de ĈEA, korespondajn kursojn de Esperanto en ses lokoj.