Václav Kaplický

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Kaplický
Persona informo
Václav Kaplický
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1895 (1895-08-28)
en Červený Dvůr (Sezimovo Ústí)
Morto 4-an de oktobro 1982 (1982-10-04) (87-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto • eldonisto • verkisto de porinfana literaturo • redaktoro • Czechoslovak legionary vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Václav Kaplický (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1895 en Sezimovo Ústí – mortis la 4-an de oktobro 1982 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj pri la ĉeĥa historio.

Li studis en gimanzio en Tábor, poste kiel soldato dum la unua mondmilito li eniris legiojn en Rusio, sed pro konflikto kun la komandantoj estis prizonata en la kabo Gornostaj apud Vladivostoko. Fine de 1919 li estis sendita kiel prizonulo al ĈSR kaj transdonita al tribunalo. Tiu lin liberigis, sed li malfacile serĉis laboron. Fine li komencis labori kiel redaktoro kaj verkisto de societaj romanoj. Post la dua mondmilito li komencis verki historiajn romanojn, per kiuj li atingis plej grandan sukceson.

Lia plej fama romano, ankaŭ filmigita, estas Martelo kontraŭ sorĉistinoj - la titolo estis transprenita el la fama inkvizicia verko, sed la romano priskribas kazon, kiu efektive okazis en Bohemio en la 17-a jarcento. Naiva maljuna kampulino dum la meso en Velké Losiny ne englutis hostion, sed sekrete ĝin kaŝis en poŝo, dezirante manĝigi ĝin al sia bovino, por ke ĝi donu pli multe da lakto. Tamen la kaŝo estis rimarkita, la kulpulino kaptita kaj akuzita pro nigra magio. Oni venigis maljunan inkvizitoron, kiu vidis en la kazo ŝancon riĉiĝi. Per torturado li devigis la maljunulinon, ke ŝi akuzu plej riĉajn homojn en la urbo pro sorĉado, poste li arestis ilin kaj konfiskis ilian havaĵon. Ili mem estis ankaŭ torturataj, ĝis ili akuzis aliajn homojn kaj estis aŭtodafee likviditaj. Fine li atakis eĉ pastron, dekanon, kiu klopodis lin haltigi, ankaŭ tiu estis ŝtiparumita.

En siaj verkoj Kaplický priskribis epokon de husanaj militoj, la komencon de la tridekjara milito en batalo apud Prago kaj postaj persekutoj kaj ekzekutoj, fine lia atento koncentriĝis al kampulaj ribeloj.

Societaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Princezna z Košíř (Reĝidino el kvartalo Košíře, 1927)
  • Bomba v parlamentě (Bombo en parlemanto, 1933)
  • Zrádná obálka (Perfida koverto, 1938)
  • Pozor, zlý člověk! (Atentu, danĝera homo!, 1941)
  • Červen v Pučálkách (Junio en Pučálky, 1941)
  • Něžný manžel (Tenera edzo, 1943)
  • Hvězda na východě (Stelo en la oriento, 1946)
  • Ďáblem posedlí (De diablo obseditaj, 1946)
  • Květnové dni (Majaj tagoj, 1946)

Historiaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Gornostaj (1936)
  • Kraj kalicha (Regiono de la kaliko, 1945)
  • Čtveráci (Kvarakastuloj, 1952)
  • Železná koruna (Fera krono, 1954)
  • Zaťatá pěst (Pugnita mano, 1959)
  • O věrnosti a zradě (Pri fideleco kaj perfido, 1959)
  • Kladivo na čarodějnice (Martelo kontraŭ sorĉistinoj, 1963)
  • Táborská republika (La respubliko de Tábor, 1969)
  • Nalezeno právem (Trovita kiel prava, 1971)
  • Královský souboj (Reĝa duelo, 1971)
  • Kainovo znamení (La signo de Kain, 1975)
  • Škůdce zemský Jiří Kopidlanský (Landa damaĝanto Jiří Kopidlandský, 1976)
  • Veliké theatrum (Granda teatro, 1977)
  • Kdo z koho (Kiu venkos kiun, 1979)
  • Život alchimistův (Vivo de alkemiisto, 1980)