Václav Kliment Klicpera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Václav Kliment KLICPERA)
Václav Kliment Klicpera
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1792 (1792-11-23)
en Chlumec nad Cidlinou
Morto 15-an de septembro 1859 (1859-09-15) (66-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Memorigilo Václav Kliment Klicpera
Familio
Gefratoj František Klicpera vd
Edz(in)o Anna Klicperová (Trnková) • Anna Klicperová vd
Infanoj Ivan Klicpera vd
Profesio
Okupo dramaturgopedagogoverkisto • poeto • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Václav Kliment KLICPERA (naskiĝis la 23-an de novembro 1792 en Chlumec nad Cidlinou - mortis la 15-an de septembro 1859 en Praha) estis ĉeĥa verkisto de komedioj, kreinto de la ĉeĥa nacia dramo.

De la jaro 1808 li studis en gimnazio en Prago, ekde 1813 li komencis studi filozofion, membriĝis ĉe unuiĝo de pragaj patriotoj (la societo celis levi la ĉeĥan literaturon kaj ludi ĉeĥajn dramojn en Prago). En la t.n „Stavovské divadlo“ (Kasta teatro) ili ludis posttagmezajn teatraĵojn.

En 1819 li fariĝis humanisma profesoro en Hradec Králové, samjare li edziĝis al Anna Švamberková (1837), kun kiu li konatiĝis en amatora teatro, kie baldaŭ poste li laboris kiel direktoro.

Pro siaj meritoj li estis nomumita honora civitano de Hradec Králové.

En 1838 li edziĝis duafoje, nome al A. Trnková.

En 1846 li foriris al Prago al akademia gimnazio. En 1848 li estis nomumita membro de nacia komitato kaj elektita tribunuso de la akademia legio, baldaŭ poste li iĝis ano de Ĉeĥa Reĝa Societo de Sciencoj. En 1850 li fariĝis konsiliano por lernejoj kaj en 1852 direktoro de la akademia gimnazio, kiu antaŭe estis proklamita kiel ĉeĥa. Baldaŭ li devis rezigni, ĉar oni reproklamis la gimnazion kiel germanan.

Li estas entombigita en la tombejo de Olšany.

Familia situacio:

Verko[redakti | redakti fonton]

Li estis la unua vera dramverkisto de la nacia renesanco, aŭtoro de 57 teatraĵoj. Temas pri historiaj dramoj de alta stilo, kavaliraj ludoj, farsoj kaj komedioj, dramoj el lia samtempeco.

Lia verko influis la ĉeĥan literaturon, ekzemple verkadon de Josef Kajetán Tyl.

Tragedioj[redakti | redakti fonton]

  • Soběslav (Soběslav)
  • Libušin soud (Juĝo de Libuŝa)
  • Svatislav, poslední Svatoplukovec (Svatislav, la lasta Svatoplukido)

Komedioj kaj farsoj[redakti | redakti fonton]

  • Žižkův meč (La glavo de Žižka)
  • Žižkův dub (La kverko de Žižka)
  • Bělouši (Blankĉevaloj)
  • Potopa světa (Diluvo de la mondo)
  • Hadrián z Římsů (Hadriano el Římsy)
  • Rohovín čtverrohý (Kornulo kvarkorna)
  • Veselohra na mostě (Komedio sur ponto)
  • Zlý jelen (Malica cervo)
  • Lhář a jeho rod (Mensogulo kaj lia gento)
  • Dobré jitro! (Bonan matenon!)
  • Každý něco pro vlast! (Ĉiu ion por la patrujo!)
  • Ptáčník (Birdokaptisto)
  • Tři hrabata najednou (Tri grafoj samtempe)
  • Divotvorný klobouk (Magia ĉapelo)
  • Ženský boj (Virina batalo)
  • Hvězda aneb Charakterové (Stelo aŭ Karakteroj)
  • Krása a nekrása (Belo kaj nebelo)
  • Nové století (Nova jarcento)
  • Poslední prázdniny (Lastaj ferioj)
  • Sen (Sonĝo)
  • Pražské tetičky (Pragaj onklinjoj)
  • Zasnoubení po pohřbu (Gefianĉiĝi post la sepulto)
  • Psaní Hassensteinova (Leteroj de Hassenstein)
  • Kytka (Floro)
  • Rok po smrti (Unu jaron post la morto)
  • Prsteny (Finfroringoj)
  • Zlato neblaží (Oro ne feliĉigas)

Historiaj[redakti | redakti fonton]

  • Uhlířka (Karbofaristino)
  • Nizozemčanné v Praze (Nederlandanoj en Prago)
  • Eliška Přemyslovna (Elizabeta Premislidino)
  • Fridrich Bojovný (Frederiko la Batalema)
  • Jan Hus - (Johano Hus - ĉi tiun dramon li forbruligis)
  • Božena (Božena)
  • Rod svojanovský (Gento de Svojany)
  • Opatovický poklad (Trezoro de Opatovice)
  • Dvojčata (Gemeloj aŭ Fratoj en Arĥangelsk)
  • Staročeský soud (Malnovĉeĥa juĝo)
  • Eliška Přemyslovna (Elizabeta Premislidino)
  • Boleslavovci (Boleslavidoj)
  • Běla (Běla)

Rabistaj[redakti | redakti fonton]

  • Loupežníci v táborském lese (Rabistoj en la arbaro ĉirkaŭ Tábor)
  • Valdek (Valdek)
  • Loketský zvon (La sonorilo de Loket)
  • Loupež (Rabo)

Fabeloj[redakti | redakti fonton]

  • Blaník (Blaník)
  • Jan za chrta dán (Johano ŝanĝita kontraŭ leporhundo)
  • Česká meluzina (Ĉeĥa meluzino)
  • Česká Meluzína (Ĉeĥa Ventfeino)
  • Popelka varšavská (Cindrulino varsovia)
  • Brněnské kolo (La rado de Brno)
  • Loketský zvon (Sonorilo de Loket)

Romanoj kaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Pindar a Korina (Pindar kaj Korina)
  • První mlýn v Praze (La unua muelejo en Prago)
  • Točník (Točník)
  • Příchod Karla IV. do Čech (Alveno de Karolo la Kvara en Bohemion)
  • Král Jan Slepý (Reĝo Johano la Blinda)
  • Svatý Ivan (Sankta Ivano)
  • Karel IV. před Frankensteinem (Karolo la Kvara antaŭ Frankenstein)
  • Tajný pověřenec (Sekreta komisiito)
  • Věnceslava (Věnceslava)
  • Vítek Vítkovič (Vítek Vítkovič)

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Krkonošská kleč (Pino de Gigantmontaro)
  • Mlynářova opička (Simieto de muelisto)
  • Ženské srdce (Virina koro)

Klicpera en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 18-an de februaro 1972 ludis Naiva Teatro en Liberec lian komedion Lavtrogo en Esperanta traduko de Ladislav Špína, versojn esperantigis Jiří Kořínek.