Václav Levý

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Levý
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1820 (1820-09-14)
en Plasy
Morto 30-an de aprilo 1870 (1870-04-30) (49-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • carver
Verkoj Soubor sochařských děl na Liběchovsku
vdr

Václav LEVÝ, naskiĝinta je la 14-a de septembro 1820 en okcidenta Bohemio, mortinta je la 30-a de aprilo 1870, estis ĉeĥa skulptisto.

Jam kiel knabo li ŝatis skulpti lignajn figurojn. Ĉar liaj gepatroj ne havis monon por artista instruo, li lernis ĉarpentadon. Sed ĉar en tiu profesio li devis tro bridi sian fantazion, li preferis labori kiel kuiristo kaj skulpti en sia libera tempo.

Kiam li laboris en la palaco de Liběchov, ties posedanto, grafo Antonín Veith, ekkonis lian talenton kaj ebligis al li studi skulptadon en Prago kaj Munkeno. Post tio, ĉirkaŭ 1850, li kreis la konatajn skulptaĵojn en naturaj rokoj proksime de Štětí, ekzemple la Kapojn de Diablo (vidu Mordloch ĉe Štětí).

Post siaj studoj Levý verkis skulptaĵojn por sia mecenato Veith kaj por aliaj; multaj ankoraŭ staras en palacoj, preĝejoj kaj monaĥejoj de Ĉeĥio. Post la morto de sia mecenato Levý dum 12 jaroj restadis en Romo, skulptis kaj pliigis siajn sciojn kaj kapablojn. En tiu periodo li pli koncentriĝis pri kristanismaj temoj kaj kreis ekzemple statuojn de Sankta Maria por preĝejoj en pluraj landoj.

Siajn lastajn jarojn li pasigis en Prago, interalie instruante junajn artistojn. Li estis la unua instruanto kaj kunlaboranto de Josef Václav Myslbek. Li mortis eĉ ne kvindekjara kaj estis entombigita en la nacia honora tombejo de Vyšehrad en Prago.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.