Václav Zouzalík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Václav Zouzalík
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1992 (1992-11-22) (31-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥaEsperantoanglaTokiponogermana
Nacieco ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto • vikimediano • programisto
vdr

Václav Zouzalík estas aktiva ĉeĥa esperantisto ekde 2008. Li ofte partoprenas kaj prelegas dum SES kaj KAEST.[1] Ekde 1-a de septembro 2016 li estas prezidanto de Revizia Komisio de ĈEJ.[2] En 2013 li estis staĝanto ĉe E@I ekde julio ĝis oktobro. Li estis ankaŭ volontula helpanto dum UK 2016 en Nitro, Slovakio.

Profesie li estas informadikisto kaj interesiĝas pri libera programado. Li studis informadikon en la Masaryk-Universitato kaj laboras nun en tiu fako. Krome li multe laboras por evolui Vikipedion. Kaj ĉefe pro Vikipedio li eksciis pri Esperanto. Ekzemple li prelegis en podkasto kern.punkto pri Vikidatumoj.[3] Ankaŭ li prelegas dum Vikikonferencoj en Ĉeĥio.[4]

Krom ĉio li estas sufiĉe aktiva en la tokipona komunumo. Li estas la kreinto de tokipona.info – paĝaro por lerni tokiponon, kreita surbaze de papera lernolibro eldonita de E@I.[5] En 2015 kune kun Elena Ĥusanova li organizis unuan tokiponan renkontiĝon EToSo en Brno, Ĉeĥio.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. prelego por KAEST 2018 (esperante).
  2. Estraro de ĈEJ (ĉeĥe).
  3. epizodo de podkasto (esperante).
  4. publika agado de esperantistoj (esperante). tokipona.info. E@I.
  5. Someraj eldonaĵoj de E@I (esperante).
  6. Renkontiĝoj (esperante). tokipona.info. E@I (2013). Arkivita el la originalo je 2015-10-05. Alirita 2015-11-26.