Vágatunnilin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vágatunnilin

Vágatunnilin estas submara vojtunelo sur Ferooj, interligante insulojn Streymoy kaj Vágar sub la markolo Vestmannasund. Ĝi gravas, ĉar certigas la trafikon inter la ĉefurbo Tórshavn kaj la flughaveno de Vágar. Antaŭ konstruo de Norðoyatunnilin, ĝi estis la plej longa tunelo de la insularo.

La tuneluzo estas pagdeva, de la paginda sumo dependas de tipo, pezo. Ĝi anstataŭigis uzon de pramo inter la insuloj, ŝparante eĉ unu horon el la vetura tempo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni komencis la antaŭpreparajn laborojn en vintro de 1988 por eki la konstrulaboron en aprilo de 1989. Pro la ekonomia malprogreso en Ferooj ne komenciĝis la laboro en la planita dato, nur en aŭtono de 2000 ĉe Sstreymoy, kaj en februaro de 2001 ĉe Vágar. La elminitajn rokaĵojn (327 000 m³) oni uzis por vojkonstruo kaj haveno de komunumo Kollafjørður. Oni unuigis la du tunelpartojn en la unuaj tagoj de 2002 kaj oni permesis la trafikon jam ekde la 10-a de decembro 2002.

La konstruado kostis – je 1999-aj prezoj - 240 milionojn da feroaj kronoj, el kiu donis 160 milionojn Løgting el la ŝtata buĝeto, plia sumo venis el kredito.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tunelo kondukas 30-140 metrojn sub la marprofundo. La marprofundo nenie superas la 60 metrojn; la plej malalta punkto de la tunelo situas 105 metrojn sub la marnivelo.

La tunelo longas 4,9 km, el kio 2,5 km submara. Al ĝi kondukas alira vojo, sur Vágar 1,8 km, sur Streymoy 300 m. La tunelo larĝas 10 m, la vojo estas dustria, larĝo de la vojo estas 7 m. Po 500 metroj oni establis eskapejojn, en ambaŭ direktoj. Ĉe tri lokoj eĉ povas turniĝi la ŝarĝaŭtoj.