Vápeník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vápeník
hungare: Mészégető
municipo
Vido al Vápeník
Blazono
Oficiala nomo: Vápeník
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Malaltaj Beskidoj
Situo Vápeník
 - alteco 402 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 38″ N 21° 32′ 19″ O / 49.39389 °N, 21.53861 °O / 49.39389; 21.53861 (mapo)
Areo 3,77 km² (377 ha)
Loĝantaro 40 (31.12.2011)
Denseco 10,61 loĝ./km²
Unua skribmencio 1600
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 090 02
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 527963
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Vápeník
Retpaĝo: obecvapenik.webnode.sk
Portalo pri Slovakio

Vápeník (hungare Mészégető [mEsEgetO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vápeník situas en valo, laŭ la pola landlimo, fine de sakovojo el Svidnička. Svidník troviĝas je 13 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1600 en formo "Vapene Uiszeswidnicze". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1787 159 vilaĝanoj en 26 domoj, en 1828 208 vilaĝanoj en 26 domoj. En la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Vapenik, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Mészégető 147 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vápeník 52 homoj, (24 rutenoj, 23 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]