Vähäkyrö

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vähäkyrö

Blazono de Vähäkyrö

Situo de Vähäkyrö

Blazono Situo
eksa komunumo de Finnlando • kvartalo • komunumo
www.vahakyro.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Ostrobotnio
Fondita 1868
Areo 177,89 km²
Loĝantaro 4,648
Finnlingvaj 98,0%
Svedlingvaj 1,6%
vdr

Vähäkyrö (esperanta prononco proksimume Vahakiro) estas kampara komunumo en Finnlando. Ĝi situas en provinco Ostrobotnio, sed estas plene finnlingva, malsame kiel plejparto el komunumoj en tiu provinco. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La nomo de la komunumo signifas Eta Kyrö (Kyrö estas rivero kiu fluas tra la komunumo). Ekzistas ankaŭ komunumo Isokyrö (Granda Kyrö).