Vänern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vänern
lago [+]

LandoSvedio

Supermara alteco44,4 m ö.h. [+]
Koordinatoj58° 55′ 0″ N, 13° 30′ 0″ O (mapo)58.91666666666713.5Koordinatoj: 58° 55′ 0″ N, 13° 30′ 0″ O (mapo) [+]

Longo150 km (93.21 mi)
Larĝo81 km (50.33 mi)
Maksimuma profundo106 m
Averaĝa profundo27 m
Akvokolektejo47 000 km² (4 700 000 ha)
Areo5 650 km² (565 000 ha) [+]

Vänern (Svedio)
Vänern (Svedio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Vänern [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Plej granda lago de Skandinavio
vdr

La lago Vänern situas en la sudokcidento de Svedio. Ĝi havas areon de 5 650 kvadrataj kilometroj kaj estas la plej granda lago de la lando - plus la tria plej granda de Eŭropo. La lago troviĝas 44 metrojn super la marnivelo, havas averaĝan profundecon de 27 metroj kaj plej grandan profundecon de 106 metroj. Havanta volumenon de 153 kubaj kilometroj da akvo, ĝi estas la plej granda rezervejo de trinkebla akvo en Eŭropo. Ĉirkaŭas ĝin 2 000 kilometroj da laga bordo.

La lago Vänern vidata el Hjortens Udde

La Vänern estas akve konektita per la kanalo Trollhätte kun Göteborg kaj per la Göta-kanalo kun Stokholmo. Tiel ekestis akva vojo tra tuta Svedio. Per la Göta-kanalo ankaŭ ekzistas akva konekto al la lago Vättern.

Dum la lasta glaci-epoko la lago havis konekton al la Balta Maro, kio ĝis nun rimarkeblas laŭ sia plantaro kaj bestaro. 34 diversaj specoj de fiŝoj vivas en ĝi.