Vértes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Vértes en Hungario

Vértes [vErteŝ] estes malgranda montaro en nord-meza parto de Transdanubio.

Minejo surfaca de Gánt
Forlasita abatejo en Vértes

En la 11-a jarcento Henriko la 3-a atakis Hungarion, kaj la hungaroj ĉi tie venkis. La germanoj forlasis siajn kirasojn, kiuj metafore kovris la montaron. Tial la hungara nomo "vért" (=kiraso) donis nomon al la montaro.

La plej alta monto estas Nagy-Csákány [nadj-ĉAkAnj] 487 m-ojn alta. Areo estas 314 km². La granda parto konsistas el karsto, kelkloke estas dolomitoj. La plej longa kaverno - 106 m-ojn longa - estas ĉe Gánt. Resume estas 72 kavernoj.

Menciindaj fortikaĵoj estas en Gesztes, Vitány kaj Csákvár.

En la montaro troviĝas komunumoj: Csókakő, Gánt kun Vérteskozma kaj Szárliget. Ĉe la piedoj situas urboj Mór, Oroszlány kaj Tatabánya.