Výspa
Výspa | |
germane Dürrengrün | |
pereinta vilaĝo | |
Gastejo en Výspa (1908)
| |
Oficiala nomo: Výspa | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Luby |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ĥebio |
Montaro | Smrčiny |
Domoj | 26 (2011) |
Situo | Výspa |
- alteco | 590 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 15′ 10″ N 12° 21′ 52″ O / 50.25278 °N, 12.36444 °O (mapo) |
Katastro | 3,84 km² (384 ha) Výspa |
Unua skribmencio | 1294 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Výspa (Luby) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Výspa (germane Dürrengrün aŭ Dürengrün) estis vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Luby, troviĝinta en distrikto Cheb. La vilaĝo estis ofice nuligita en la jaro 1980.
Výspa estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,84 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1294.
Post la dua mondmilito trafis la vilaĝon forŝovo de germana loĝantaro kaj post la milito okazis nur parta ĝisloĝigo. Post finigo de la deviga ellandigo en oktobro de 1946 povis resti en Výspa 19 germanaj loĝantoj, kiuj estis nemalhaveblaj kiel specialistoj por produktado de muzikaj instrumentoj. La viroj produktis konsisteroj por muzika produktado. Post la jaro 1950 granda paerto de parceloj troviĝis en malpermesita zono, kaj per tio estis decidite pri la plua sorto de la municipo. En la jaro 1951 la municipo Výspa estis nuligita kaj envicigita kiel domaro sub municipo Vackov. Výspa dum kelke da jaroj fariĝis forlasita kaj duonfaliĝinta vilaĝo, en kiu restis loĝi nur tiuj maljunaj, geranaj loĝantoj, kiuj eĉ ne pli poste mem ne elloĝiĝis. Kiam en la jaro 1965 la eksa municipo Výspa fariĝis perto de Luby, situis ĉi tie nur ununura loĝanta domo, kiu estis post la jaro 1970 detruita. La dezertiĝinta, foje fama fiŝlago, el kiu laŭ konata popola kanto klopodis la lokaj bienuloj kapti lunon, famigis ilin kiel ĥebiaj abderaj civitanoj. Post la jaro 1990 estis denove konstruita kaj riparita monumento de falintoj el la 1-a mondmilito kaj tiel ĝi estas ununura spuro post la eksa vilaĝo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | 346 | 326 | 325 | 314 | 296 | 268 | 266 | 36 | 9 | – | – | – | – | – |
Nombro de domoj | 47 | 46 | 49 | 46 | 44 | 46 | 49 | 48 | 5 | – | – | – | – | – |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Monumento
-
Monumento
-
Monumento ĉe Výspa
|