Věra Barandovská-Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Věra BARANDOVSKÁ-FRANK)
Věra Barandovská-Frank
Vera Barandovská-Frank ĉe simpozio de UAM Poznano
Vera Barandovská-Frank ĉe simpozio de UAM Poznano
Persona informo
Naskonomo Věra Barandovská
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1952 (1952-08-17) (71-jaraĝa)
en Opava
Lingvoj Esperantoĉeĥalatinagermana
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Helmar Frank
Okupo
Okupo lingvisto • filologo • esperantistoesperantologotradukisto • universitata instruisto
vdr

Věra BARANDOVSKÁ-FRANK (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1952 en Opava) estas ĉeĥa esperantistino.

Ŝi estas doktorino pri filologio, kaj ankaŭ okupiĝas pri lingvopedagogio kaj interlingvistiko; aŭtorino de lernolibro Esperanto pro samouky, Praha 1989, eksa estrino de pedagogia sekcio, aŭtorino de libro Latino kiel internacia lingvo. Ŝi laboris en AIS San Marino kaj en Universitato en Paderborn, Germanio. Ŝi estis la edzino de prof. Helmar Gunter Frank.

Kiel plenrajta docento de AIS ŝi grave kontribuis al ties instruprogramo.

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Forgesita panslavisma volapukisto (En: Studoj pri interlingvistiko : festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke, KAVA-PECH 2001)
  • Instrulingvo kaj lernsukceso (En: Bildungskybernetik und europäische Kommunikation)
  • Interlingvistika verko de Komenio (En: Miscellanea interlinguistica)
  • Kies estas interlingvistiko? Komenio kaj la ideo de universala lingvo (En: 11-a scienca interlingvistika simpozio Varsovio, 1983)
  • La latina kiel interlingvo' (KAVA-PECH 1995)
  • La latina kiel interlingvo kaj kiel planlingvistika fonto (En: Colloque d' Interlinguistique, 1994, La Chaux-de-Fonds)
  • Latinidaj planlingvoj el la vidpunkto de latinisto (En: Esperanto: la internacia lingvo - sciencaj aspektoj)
  • Observata evoluigo de plurlingva terminologio en novaj interdisciplinaj fakoj (En: Modernaj rimedoj de komunikado; Terminologiaj problemoj de aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko)
  • Jan Novák - reprezentanto de internacia novhumanisma kulturo' (Kongresa Universitato, Prago 1996)
  • Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Editura Universităţii, Sibiu-Hermannstadt, (Rumanio), 1995, unua eldono, ISBN 973-95604-6-8.

Verkoj en la germana[redakti | redakti fonton]

  • Politique linguistique du Club Européen (En: Europas Sprachlosigkeit: vom blinden Fleck der "European Studies" und seiner eurologischen Behebung)
  • Über die Academia pro Interlingua (En: Plansprachen und ihre Gemeinschaften)
  • Beobachtungen bei der mehrsprachigen Terminologieentwicklung neuer interdisziplinärer Fachgebiete (En: Interlinguistik und Lexikographie)
  • Erich Weferling: tri jardekoj de lingvofajlado (En: Domaine de la recherche en linguistique appliquée)
  • Gibt es Europa? Was ist europäisch? (En: Sprachenpolitik in Europa : Beiträge einer Veranstaltung des "Vereins zur Förderung sprachwissenschaftlicher Studien e.V." (VFsS) und der "Gesellschaft für Interlinguistik e.V.")
  • Giuseppe Peano und Latino sine flexione (En: Zur Struktur von Plansprachen)
  • Der neueste Stand der Lateinbewegung: Bericht über den Latinisten-Weltkongreß (En: Soziokulturelle Aspekte von Plansprachen)

Verkoj en la ĉeĥa[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto pro samouky (Esperanto por aŭtodidaktoj, SPN Praha 1989)
  • Latina jako mezinárodní jazyk' (Latino kiel internacia lingvo, KAVA-PECH 1995)
  • Přínos IALA k problému jazykového plánování (La kontribuo de IALA al la problemo de lingva planado. En: Problémy interlingvistiky)
  • Úvod do interlingvistiky (Enkonduko en la interlingvistiko, Nitra, 1995)

Redakto[redakti | redakti fonton]

  • Littera scripta manet (festlibro de Helmar Frank, 2013, spegule en Esperanto kaj la gepatra de la aŭtoro de konkreta artikolo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.