VAZ-2702

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VAZ-2702
Produktanto Toljatti (Sovetunio)
Gepatra kompanio VAZ
Aliaj nomoj Poni
(ruse Пони, do Poneo)
Produktata 1983-1988
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 144 kg (2 522 lb) (laŭ aliaj informoj — 1660)[1]
Dimensioj
Longeco 3 300 mm
Larĝeco 1 600 mm
Alteco 1 850 mm
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2802
vdr

VAZ-2702 estas la elektra aŭtomobilo, eksperimente produktita de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Sovetunio) en 1983-1988. La aŭto estis kreita kadre de la aŭtofamilio Poni (ruse Пони, do Poneo) kaj destinita por transportado de malgrandaj kargoj laŭ certa itinero.

Kreado[redakti | redakti fonton]

La projekto estis realigita de la Buroo pri dezajnado de elektraj aŭtoj subestre de Stanislav Usov. Oni difinis la ĉefajn dimensiojn kaj kargopovon (500 kg) de la kreota aŭto, post kio la konstrukciisto Vladimir Baranovskij eklaboris pri ĝia ĝenerala dezajnado, dum Sergej Ivlev, Aleksandr Degtjarjov kaj N. Ŝaripov ekdezajnis elementojn. La ĝeneralan dezajnon faris Gennadij Grabor, la interieron dezajnis Miĥail Markijev[2].

Surbaze de spertoj, akiritaj dum kreado de VAZ-2802, oni koncentriĝis je malpezigo kaj fortikigo de la framo. La stirejo kaj furgono estis velditaj el pregitaj aluminiaj paneloj (la alojo AMg-2). La framo konsistis el aluminiaj (alojo 1915) tuboj kun diametro 40 mm, dikeco 3 mm kaj pezis nur 67 kg (laŭ aliaj fontoj — 80 kg). La ĉasio pezis 750 kg, la aŭto entute — 1144 kg (laŭ aliaj informoj — 1660)[1]. La ŝoforo kaj pasaĝero estis ŝovitaj malantaŭ la fronta akso, do troviĝis ene de aksodistanco, kio malpliigis volumenon de kargujo, sed plibonigis pasivan sekurecon. La kargujo alireblis tra la posta kaj dekstra flanka pordoj-ĵaluzioj, kiuj ruleblis supren[1]. La aŭto havis postan transmision, la elektran motoron PT-125. La movaj nikela-zinkaj akumuliloj NC-125-U2, sume 400 kg pezaj kaj 120 vt povaj, lokiĝis en konteneroj sub la planko kaj eliĝis pere de rulblokoj por anstataŭigado kaj priservado[2]. La interiero estis tre modesta kaj modera. La instrumenta panelo devenis de VAZ-2105. Ventoladon garantiis luko en tegmento, flankaj vazistasoj kaj ventolilo[2]. Haveblis aŭtonoma hejtilo, dezajnita de Sergej Lastoĉkin, kiu uzis etanolon kiel varmoportilon[2]. Oni sukcesis fari ĝin relative malpeza — nuraj 1144 kg, kvankam origine oni planis 130 kg ((laŭ aliaj informoj la pezo estis 1660 kg)[1]).

Testado[redakti | redakti fonton]

En 1983 estis farita la unua ekzemplero, kiu ricevis numeron 201002 kaj en 1984 estis sendita por testado al la Dmitrova testejo. Dum la testado oni komparis ĝin al VAZ-2802-01 kaj VAZ-1801 kaj trovis plurajn mankojn. Por anstataŭigi la bateriojn necesis grimpi sub la aŭton kaj enŝovi ilin povis nur grupo el du-tri homoj. La stirilo pene moviĝis, la framo estis malfortika, la ŝofora sidilo ŝoviĝis flanken ktp. Post restaŭrado oni sendis la aŭton al la ekspozicio Expo-84, okazinta en Moskvo en septembro-oktobro 1984 kaj dediĉita al la 60-a datreveno de la Ministerio pri aŭtomobila industrio[2].

En 1984 oni muntis plian vetureblan ĉasion (sen stirejo) kaj en 1985 aperis du pliaj aŭtoj — la blanka kamioneto kun kargujo kovrita je tolmarkezo (numero 009) kaj la arĝenta furgono (numero 005). La furgono havis iom malpli altan kargujon, do la tegmentoj de la stirejo kaj kargujo samniveliĝis. La novaj aŭtoj jam havis latstirilon, ricevitan de VAZ-2108, kaj aldonan angulan reduktoron, kio malaltigis fortopremon sur la stirilon de 21 ĝis 15 kg. En 1986 tiuj du aŭtoj estis senditaj por la ŝtata aproba ekzamenado, okazinta de la 10-a de novembro ĝis la 9-a de decembro. La maksimuma rapideco estis registrita je 64,5 km/hore, transportebla kargo — 400 kg. Veturdistanco ĉe rapideco 40 km/hore estis 110 km, en la urba reĝimo — 70 km. La plene ŝarĝita aŭto povis tuj suprengrimpi sur deklivon kun angulo 30 gradoj eĉ se la baterioj estis ŝarĝitaj je nur 50%. Do ĉiuj planitaj celoj estis atingitaj kaj foje eĉ superitaj. Tamen post konfirmi tion la komisiono ne rekomendis fabrikadon de la aŭto ĝis instalado de novaj baterioj. Oni atentigis, ke laŭ la ŝtataj normoj (GOST 21624-81) la baterio devas esti priservata post 4000 km dum NC-125-U2 bezonis priservadon jam post 800 km pro neceso reŝarĝi ĝin per malaltensia kurento, alikaze ĝi draste perdis la kapaciton[3][2].

La kamioneto post la ekzamenado estis sendita por plia testado al la Toljattia Politeknika Instituto, kie oni restaŭris la rompitajn veldojuntojn. La furgono estis sendita al la kolizia testo — unuafoje en la historio de la rusia kaj sovetia aŭtomobila industrio. Dum fronta kolizio la stirejo iom deformiĝis, dum tiu flanka la aŭto disfalis je du partoj[4]. Post tio ĉiuj laboroj ĉesis.

En 1986 la furgono VAZ-2801 kaj kamioneto VAZ-2702 estis prezentitaj en la tutlanda ekspozicio Scienco-Teknika Progreso. La kamioneto poste estis transdonita al la Toljattia lokhistoria muzeo[2].

Nur en 1988 estis konstruita plia, blankokolora ekzemplero de la kamioneto. Ĝi havis rektangulajn framojn kaj iom modifitan instrumentan panelon. Ĝi servis sole kiel eksponaĵo, neniam estis testata. Krome Miĥail Markijev dezajnis novan kabinon, kiu estis veldita en la Toljattia Politeknika Instituto, sed neniam instalita sur ĉasio. Eble oni planis uzi ĝin en sekva projekto, kiu jam ricevis la kodon VAZ-2301, sed sekvis nenio[2]. La stirilon oni donacis al Miĥail Markijev, kiu instalis ĝin en sia VAZ-2015 kaj uzis dum pluraj jaroj[3].

En 1988 al VAZ venis Viktor Tarasenko, la entreprenisto el la urbo Kemerovo, direktoro de la firmao Orion. Li decidis organizi fabrikadon de VAZ-2702 el la fabriko en vilaĝo Krasnoje de Kemerova provinco. Post longaj intertraktoj li aĉetis la kamioneton N 009 kaj forportis ĝin dum la elektraj elementoj kaj baterioj ne estis venditaj. Finfine li restarigis la aŭton, sed kio okazis poste oni ne scias. Lastan fojon reprezentanto de VAZ vizitis lin en 1993, post kio liaj spuroj definitive perdiĝis. La fabrikado ne estis lanĉita kaj tiu ekzemplero de la aŭto malaperis[3][2].

Multaj fakuloj konsideris tiun ĉi version la plej sukcesa kaj uzopreta elektra aŭto de VAZ[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Мирзоев Г. К., Казаров А. П. Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Arkivita el la originalo je 2015-02-23. Alirita 2019-09-09.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 ВАЗ-2702 (ruse) (2014-06-12). Alirita 2019-09-23.
  3. 3,0 3,1 3,2 Сергей Цыганов (2017-08-25) Алюминиевые электрогрузовики «Пони». История полезной разработки, опередившей время (ruse). Drom.ru. Alirita 2019-09-23.
  4. ВАЗ 2702 (ruse) (2015-09-03). Alirita 2019-09-23.
  5. Олег Полажинец (2016-01-05) Ладья под напряжением: советские электромобили ВАЗ (ruse). Alirita 2019-09-23.