VAZ-2802

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
VAZ-2802
VAZ-2802-02
Produktanto Toljatti (Sovetunio)
Gepatra kompanio VAZ
Aliaj nomoj Poni
(ruse Пони, do Poneo)
Produktata 1980
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 660 kg (3 660 lb) (VAZ-2802-01)
1 812 kg (3 995 lb) (VAZ-2802-02)[1]
Dimensioj
Longeco 3 645 mm (VAZ-2802-01)
3 500 mm (VAZ-2802-02)
Larĝeco 1 600 mm (VAZ-2802-01)
1 550 mm (VAZ-2802-02)
Alteco 1 800 mm (VAZ-2802-01)
2 250 mm (VAZ-2802-02)
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2801
Sekvanta modelo VAZ-2702
Information icon.svg
vdr

VAZ-2802 estas la elektra aŭtomobilo, eksperimente produktita de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Sovetunio) en 1980. Ĝi estis destinita por transportado de kargoj.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

En 1979 en VAZ estis farita VAZ-1801, destinita por transportado de pasaĝeroj en parkoj, kurortoj, stadionoj kaj ekspozicioj kaj oni ekpensis pri kreado de pli praktike kaj vaste uzebla aŭto — kamiono. La opinioj pri evoludirekto disiĝis: la sekcio pri elektraj aŭtoj akĉentis konstrukcion dum la dezajna centro preferis originalan dezajnon kaj komfortecon. La ĉefa konstrukciisto Georgij Mirzojev decidis formi du teamojn, kiuj laboros paralele: la konstrukciista subestre de Stanislav Usov kaj la dezajnista subestre de Mark Demidovcev[2].

VAZ-2802-02[redakti | redakti fonton]

En septembro 1979 Mark Demidovcev engaĝis en la projekton la 32-jaran inĝenieron Miĥail Markijev, kiu eklaboris en VAZ en 1977 kaj jam partoprenis kreadon de VAZ-1801. Tio estis lia unua tute memstara projekto. Markijev proponis ke la kamiono havu formon de furgono, en kiu la ŝoforo sidos super la fronta akso dum plejparto de la stirejo kun stirsistemo ŝoviĝos je la fronta elstaraĵo. Tio ebligus loki la plej pezajn elementojn (la motoro, baterioj, kargo) ene de aksodistanco kaj garantius relative egalan distribuon de la ŝarĝo sur la aksojn. Do temis pri la posta transmisio. Tio estis la ĉaro jam aprobita en VAZ-2012E[2]. Dezajnon faris Vladislav Paŝko, kreonto de VAZ-2108[3] (laŭ aliaj fontoj — Gennadij Grabor)[1].

Akumuliloj estis nikelo-zinkaj NC-125 (Leningrado), jam aprobitaj en VAZ-1801, kaj pezis 380 kg. Sed ĉi-foje temis pri la aŭto, kiu plenumos ne plezurajn, sed ekonomie gravajn taskojn, do necesis garantii ĝian seninterrompan funkciadon, kio apenaŭ eblus kaze de lokado de la baterioj en malsamaj partoj de la aŭto[2].

Komence Miĥail Markijev proponis fari la kabinon unuloka por malaltigi pezon kaj energikonsumadon por hejtado. Li klarigis, ke kutime ĉiujn taskojn plenumas la ŝoforo, do pasaĝera loko ne gravas. Sed Mark Demidovcev malaprobis la ideon kaj taskigis dezajnon al Jurij Vereŝĉagin, kiu uzis la ideojn de Markijev kiel bazon. Oni rakontas, ke kiam en 1985 VAZ vizitis la legenda itala aŭtodezajnisto Giorgetto Giugiaro, oni montris al li dezajnojn de kelkaj aŭtoj, inkluzive de Lada Niva kaj VAZ-2108, sed li diris ke veran atenton meritas nur unu aŭto kaj fingrumis al VAZ-2802[2].

Oni lokis la bateriojn en la fronta elstaraĵo, dum la rezerva rado lokiĝis en tiu posta, ankaŭ sub kovrilo. Estis kreita speciala ĉaro, kiu alveturigeblis de flanke kaj ebligis rapide anstataŭigi la akumulilojn. La stirila reduktoro estis prenita de VAZ-2101, sed turnita je 180 gradoj. Por malaltigi pezon kaj energikonsumadon oni rezignis pri multaj utilaĵoj kiel ekzemple aparta fortigilo de bremsoj. Stirhelpiloj mankis, kvankam uzantoj diris, ke la stirilo moveblis nur kun forta premo. La tuta korpuso estis farita el ŝtalo kaj eĉ post truigi ĝin ĝi plu estis peza. Anstataŭ planitaj 500 kg da kargo la aŭto povis transporti maksimume 100 kg. La korpuso estis malmuntebla, ĉar tiutempe estis populara la ideo de modula aŭto, sur kiun eblus rapide meti diversajn aldonaĵojn[2].

La kabino havis avangardan dezajnon kun flankaj glacoj, kiuj havis komplikan formon kaj daŭris preskaŭ ĝis la planko, plibonigante videblecon. Tiaj glacaj pordoj aperis en la japanaj aŭtoj nur meze de la 1980-aj jaroj. Malavantaĝo de tiu solvo estis ke ne eblis mallevi aŭ eĉ parte malfermi la flankan glacon. La fronta glaco estis tute plata kaj preskaŭ vertikala. La instrumenta panelo estis unuigita kun la stirilo, kiu estis preskaŭ kvadrata[2].

Markijev eklaboris en aŭtuno de 1979, en januaro 1980 aliĝis konstrukciistoj de apartaj elementoj kaj fakuloj pri elektroniko, kaj somere la aŭto jam veturis laŭ la VAZ-teritorio. La aŭto estis tro peza, necesis forigi 300 ĝis 500 kg, kio postulus komplete refari la projekton. Do oni rezignis je ĝia plua evoluigo kaj uzis nur kiel eksponaĵon en diversaj ekspozicioj. Ĝi estis prezentita en la Tutrusia Ekspozicia Centro, kie ĝi gajnis 14 orajn medalojn (pro la ideo, konstrukcio, dezajno ktp) kaj en 1984 en la ekspozicio Expo-84 en Moskvo, dediĉita al la 60-a datreveno de la Ministerio pri aŭtomobila industrio[2].

VAZ-2802-01[redakti | redakti fonton]

Dume en la buroo subestre de Stanislav Usov estis kreata alternativa varianto. Por maksimume malpezigi la aŭton, oni decidis fari unulokan kabinon, kaj en la framo kaj kargujo anstataŭigi ŝtalon per aluminio. Oni malpli atentis la dezajnon, pensante ĉefe pri la konstrukcio. La ĉefa konstrukciisto de la projekto Sergej Dokuĉajev diris, ke oni faras nuran "mulon" por testado, do ĉi-etape la aspekto ne gravas. La dezajnon faris la konstrukciisto Aleksandr Degtjarjov[2].

Por eviti konfuzon oni donis al la projektoj du malsamajn subkodojn: VAZ-2802-01 kaj VAZ-2802-02. Rimarkindas, ke pli frua modelo ricevis la kodon -02, dum la posta estis kodita kiel -01. Tamen en ĉiutaga vivo oni nomis ilin laŭ teamestroj, do temis pri la Usov-aŭto (ruse усовская) kaj Demidov-aŭto (ruse демидовская)[2].

Oni pene sukcesis veldi aluminiajn panelojn de la kargujo, sed tio ne taŭgis por la framo. Kune kun sciencistoj el la Toljattia Politeknika Instituto oni ellaboris teknologion nomitan elektronito. Temis pri injektilo, tra kiu estis direktata argono kun samtempa aplikado de alta tensio, sekve de kio formiĝis gasa kirlaĵo kaj la metalo aliformiĝis forme de funelo simila al nito. Tio ebligis veldi ĉiujn elementojn. La framo konsistis el rektangulaj lamenoj kaj estis tre dura, kio malbone influis veldojuntojn dum la testado[2].

La aŭto pezis 1140 kg kaj povis transporti ĝis 500 kg. Sed dum la testado evidentiĝis, ke la pezocentro estis tro ŝovita antaŭen, pro kio la posta akso estis nesufiĉe ŝarĝita kaj sen kargo la aŭto haltis sur malseka asfalto eĉ sen obstakloj. La ĉasio estis sama kiel ĉe VAZ-2802 kaj VAZ-1801. La stirila reduktoro estis prenita de VAZ-21056 — la dekstrastirila versio de VAZ-2105, kio ankaŭ kaŭzis problemojn komence.

La aŭto estis pli komforta ol VAZ-2802-02. Ĝi havis simplajn ventoltubojn en la kabino, dekstre de la ŝoforo staris kvinlitra gasbalono, kiu sufiĉis por 8 horoj da aŭtonoma hejtado. La kargujo estis sur ĉarniroj, do renversebla kiel ĉe baskulkamiono, kio ebligis aliri la bateriujon. Oni eksperimentis kun pluraj baterioj, foje uzis eĉ du kompletojn da nikelo-feraj akumuliloj fare de fabriko el Podolsko — unu troviĝis ene de la framo kaj alia super ĝi. Tio altigis veturdistancon ĝis 170 km, sed preskaŭ komplete okupis la kargujon[2].

Oni faris du ekzemplerojn de la aŭto — kun ferma kaj malferma kargujoj. Sed unu ekzemplero estis sendita al Kievo laŭ peto de ukrainaj aŭtomobilfakuloj (nun tio estas la Instituto pri Elektrodinamiko) por esplorado, sed tie ĝi estis komplete detruita dum incendio, do eĉ restaĵoj ne estis redonitaj. La restinta ekzemplero estis uzata por testado kaj fine malmuntita por uzi ĝiajn elementojn en aliaj projektoj. Ĝi ne estis eksponata, nek iam premiata[2].

Viu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]