VBK-Raduga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el VBK)
Ulustraĵo de la Raduga dum sia reeniro farita de NASA.

VBK-Raduga estas la nomo de reenira kapsulo kiu estis uzata por revenigi materialojn al la Tero el la kosmostacio Mir. La Raduga (ĉielarko en la rusa) estis portita al la stacio en la kupeo por la seka ŝarĝo de la kosmoŝipo Progress M. Post la kupliĝo, la Raduga estis malŝarĝita el Progress kaj plenigita per la materialo kiun ni volas revenigi. Poste la kuplosistemo de la kosmoŝipo Progress estis demetita kaj metita en tiu loko la kapsulo. Post la malkupliĝo de la Progress, kaj je alto de 120 km, la Raduga estis liberigita en la kosmo por la reeniro, dum la kosmoŝipo Progress furbrulis en la atmosferon. Fine la kapsulo alteriĝis trankvile en Rusio per grandaj paraŝutoj.

La kapsulo estis 1,5 m longa kaj 60 cm diametra, kun malplena maso de 350 kg. Ĝi povis porti Teren proksimume 150 kg. Uzado de la kapsulo minimumis la karko-kapablon de la kosmoŝipo Progress-M pli malpli 100 kg.

La Eŭropa Kosma Agentejo studis la eblecon uzi similan sistemon, nomita PARES, por ĝia uzado kun la kosmoŝipo ATV.

Kapsulo Lanĉo Portita de Notoj
VBK-Raduga 1 27-a de septembro, 1990 Progress-M 5
VBK-Raduga 2 19-a de marto, 1991 Progress-M 7 Perdiĝis dum reeniro
VBK-Raduga 3 20-a de aŭgusto, 1991 Progress-M 9
VBK-Raduga 4 17-a de oktobro 1991 Progress-M 10
VBK-Raduga 5 19-a de aprilo, 1992 Progress-M 12
VBK-Raduga 6 15-a de aŭgusto, 1992 Progress-M 14
VBK-Raduga 7 31-a de marto, 1993 Progress-M 17 Kapsulo revenigita per Progress-M 18
VBK-Raduga 8 10-a de aŭgusto, 1993 Progress-M 19
VBK-Raduga 9 11-a de oktobro, 1993 Progress-M 20
VBK-Raduga 10 22-a de marto, 1994 Progress-M 22

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]