Belvedero Diana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el VIDTURO DIANA)
Vidturo Diana kaj stacio de kablotramo

Belvedero Diana estas 35 metrojn alta kaj estis konstruita antaŭ la unua mondmilito en la jaroj 1913-14 kaj apartenas al la plej ŝatataj celoj de promenadoj. La belvedero staras sur "Altaĵo de amikeco", kiu atingas 556 metrojn super marnivelo. Proksime estas la Rokaro de Cerva Salto kaj la Belvidejo de Petro la granda. La vidturo estis malfermita solene kune kun la apuda restoracio la 27-an de majo 1914. En la turo estas 150 ŝtupoj supren al la teraso, oni povas uzi ankaŭ lifton. En la jaroj 1997-8 estis la vid-turo ankaŭ rekonstruata kaj la 30-an de januaro 1998 ĝi fariĝis denove celo de turismaj promenoj. Apud la turo estas restoracio - same nomata Diana, kie oni povas agrable restadi - ripozi kaj refreŝiĝi. Ĝi estis konstruita dum la jaroj 1912-14 laŭ projekto de karlovara inĝeniero Breinl. Al la vidturo kaj restoracio Diana, kiuj troviĝas sur la altaĵo de amikeco oni konstruis ankaŭ en la jaroj 1911-12 la kablotramon por pli facila vizito. Projektis ĝin svisa inĝeniero H. H. Peter el Zürich. Komenca stacio estas malantaŭ la Grand-hotelo Pupp en Mariánská-strateto, kiu troviĝas 389 m super marnivelo. La trako estas longa 452 metrojn kaj alteca diferenco de la trako estas 167 m. La supera stacio sur la Altaĵo de Amikeco estas 555 metrojn super marnivelo. La meza stacio ĉe Cerva Salto estas 473 m super marnivelo. En la jaroj 1963-65 oni rekonstruis la trakon. Malgraŭ kelkaj riparoj la kablotramo ĉesis funkcii en la jaro 1980 kaj post longa ĝenerala rekonstruo denove ekfunkciis la 20-an de decembro 1988. Ankaŭ la vidturo Diana estis en la jaroj 1997-8 rekonstruata kaj ĝi estas vera dominanto de la urbo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.