VKontakte
VKontakte | |
---|---|
interkona retejo • retejo • music streaming service • online community | |
Retadreso | http://vk.com |
Kategorio | Interkona retejo |
Lingvo(j) | Multaj |
Posedanto | Klr "Vkontakte" |
VKontakte („En kontakto“ aŭ „kontaktante“, internacia nomo VK) estas la plej populara en ruslingva interreto interkona retejo („socia reto“) kaj la 25-a paĝaro laŭ populareco en la mondo (en Rusio kaj Ukrainio — la dua, en Kazaĥio — la tria)[1]. En 2013 ĝin vizitas ĉiutage proksimume 50 milionoj da homoj.
Historio
2006-2010
La retejo komenciĝis en 2006. Oficiale la tago de ĝia fondiĝo estas la 10-a de oktobro 2006 kiam aperis la unuaj funkcioj (ĉe la domajna nomo vkontakte.ru).
Fine de la sama jaro estis malfermita libera registrado de anoj kaj komenciĝis ĝia aktiva promocio kaj reklamado.
Dum la jaro 2007 nombro de partoprenantoj elkreskis tridekoble (aŭ eĉ pli) kaj atingis 3 milionojn.
En 2008-2009 kreskado de ĝia populareco daŭriĝis. Tiam la nombro de vizitantoj estiĝis pli ol de la retejo "Odnoklassniki". La 5-an de septembro 2009 la kompanio aĉetis domajnon vk.com por plua promocio de la projekto.
La 24-an de novembro 2010 al Vkontakte aliĝis la 100.000.000-a uzanto.
2011-2013
Posedantoj
- Klr „Vkontakte“
Kritiko
Esperanto ĉe VKontakte
Sur la paĝaro estas organizitaj multaj komunumoj kaj grupoj dediĉitaj al la lingvo kaj movado. La plej konata el ili ruslingva havas pli ol 8500 partoprenantojn, esperantolingva havas preskaŭ 1500 partoprenantojn. Ekzistas ankaŭ oficialaj grupoj de UEA, SAT kaj multaj aliaj Esperanto-organizoj.
La servo havas Esperantan interfacon inter kelkdek aliaj elekteblaj lingvoj.