V for Vendetta (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
V por Venĝiro
Usona afiŝo
Usona afiŝo
Originala titolo V for Vendetta
Produktadlando Usono, Britio
Filmita en Germanio
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 17-a de marto 2006
Daŭro 2h09
Ĝenro Fantasto
Kameraado Adrian Biddle
Buĝeto 54.000.000 USD
Reĝisoro(j) James McTeigue
Produktisto(j) Joel Silver · Andy Wachowski · Larry Wachowski · Grant Hill
Scenaro Andy Wachowski · Larry Wachowski
Laŭ la verko de Alan Moore, David Llyod
Muziko Dario Marianelli
Ĉefrolantoj Hugo Weaving · Natalie Portman · Stephen Rea · John Hurt · Stephen Fry · Rupert Graves · Roger Allam · Ben Miles · Imogen Poots · Eddie Marsan · Clive Ashborn · Sinéad Cusack · Tim Pigott-Smith · Natasha Wightman · Guy Henry · John Standing · James Purefoy · Martin Savage · Matt Wilkinson · Laura Greenwood · David Leitch · Forbes KB
Laboratorio kaj Optikaj efektoj Uli Nefzer
Produkto Warner Bros (Usono) · Fünfte Babelsberg Film GmbH (Germanio) · Silver Pictures (Usono)
Distribuo Warner Bros
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

V for Vendetta (Esperante V por Venĝiro) estas brita-usona filmo, kies rakonto baziĝas laŭ la samnoma komikso fare de la fama verkisto Alan Moore.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2038, post nuklea milito, en Britio regas faŝisma registaro, kies estro personiĝas en Adam Sutler. Li potenciĝis okaze de la terura ondo 14 jarojn antaŭe, kiam ekplagis ekstreme forta viruso, kiu mortigis almenaŭ 100 000 homojn. Pro la amasa timo, kiun kaŭzis la viruso, Adam Sutler silentigis ciujn siajn oponantojn kaj estis demokratie elektita per granda procento. Li poste dekretis kompletan "Militon kontraŭ Teroro" kaj fulmrapide eltrovis efikan kontraŭviruson, kiu definitive firmigis lian diktatoran statuson, kaj memproklamiĝis Granda Kanceliero. Li iniciatas noktan elirmalpermeson, sisteme persekutas ĉiajn personojn, kies vivmaniero ne kongruas kun lia nova ideologio, inkluzive de samseksemuloj kaj eksterlandanoj, kaj kreas milicojn, kies tasko estas konservi ordon. Nome de popola sekureco, Sutler ankaŭ starigis intensan spionan kaj prigardan politikon por antaŭeviti ĉian tumulton, kio donas al li tutan regon super sia popolo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Evey Hammond, junulino, laboras en la studioj BTN, ĉefa TV-kanalo kiu cetere estas granda propagandilo de la partio. Elirante sian hejmon en maltaŭga tempo por iri al sia laborejo, Evey surpriziĝas pro alarmo kiu markas la komencon de la kutima vespera elirmalpermeso. Rapidiĝante siajn paŝojn, ŝi estas arestita de policistoj kiuj admonas ŝin kaj provas korekti ŝin seksperforte.

Jen el nenie aperas mistera maskita kaj nigravestita viro kiu savas ŝin kaj sin prezentas al ŝi sub la nomo de « V » :

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

V prezentante al Evey:
« Jen! Unuavide mi estas vulgara vaŭdevila veterano, kiun la malvirta vivo varbis por vobli vole-nevole inter viktiman kaj viktimigan rolon. Tiu vaksa vizaĝo estas ne nura vantcela verko, sed vera vestiĝo de la popola voĉo, nun, ve! Vakita kaj venkita. Kvankam mi delonge kovis mian venĝon vidalvide tiun vrakon, nun vigliĝis mia volonto por venki tiun venenan, virulentan kaj verman vikarion kiu elvergadas kaj vundas nin per malveroj kaj vomitindaj vojoj. Venĝadon verdiktas mi. Violenta venĝiro disvolviĝanta kvazaŭ votoferon, kaj ne vane, por ke vekiĝu la veran kaj virtan valorojn kaj forvelku tiun vojeraritan virjon kiu viŝas kaj vringas niajn volojn por pli velura kaj rava vetero. Tiu varma vervo min verŝajne vualas svagan vortovantecon sub vibra versaro. Mi ĉesu do tiun paroladon por finfine diri la direndon: mi tre feliĉas vin renkonti. Mi nomiĝas V kaj V estas mi. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • La strangulo fakte estas teroristo kiu nomas sin V, laŭ la latina devizo de Faust : VI VERI VNIVERSVM VIVUS VICI. Per la povo de la vero, mi vive konkeris la universon. (latine, oni ne distingis U kaj V). De sia subgrunda bazo, li komplotas sekrete bombadojn de simbolaj konstruaĵoj por veki homan konscion, ekzemple la Palaco de Westminster, kiun li planas neniigi kiel sia historia modelo, la katolika anarĥiisto Guy Fawkes, kiu en la 5-a de novembro 1605 partoprenis en katolika komploto kontraŭ la protestanta reĝo James la 1-a kiu trudis protestantan leĝon.
  • La junulo kiu armilatakas kaŝita sub la masko de Guy Fawkes klamas Anarchy in the UK !. (Anarĥio en Britujo!) Tio estas ankaŭ titolo de fama kanto de la Sex Pistols.
  • V diras ke sia prefera filmo estas Le Comte de Monte-Cristo, usona adaptiĝo (1934, de Rowland V. Lee) de la mondfama franca romano skribita de Alexandre Dumas, kies intrigo ankaŭ temas pri venĝo.
  • V for Vendetta povas esti interpretita kiel moderna adapto de 1984 de George Orwell ĉar la du intrigoj estas tre similaj.
  • La cirkla V, ofte vidata en la filmo, estas evidenta aludo al la simbolo de anarĥiismo (cirkla A).

Alan Moore, kiu verkis la originalan bildromanon, tute neglektis la filmon, same kiel aliajn adaptojn de siaj filmoj (The League of Extraordinary Gentlemen, Constantine, From Hell, ...).

Alfilmiĝo kaj komentoj[redakti | redakti fonton]

En la fruaj 90aj jaroj la fratoj Wachowski ekpripensis kine adapti V for Vendetta, la angla komikso kiu ekaperis en 1981. Priskribante orvelan unupartian socion, la scenaristo Alan Moore kaj la desegnisto David Lloyd stampe influis la tiutempajn otakuojn enscenigante la netrafeblan V, kiu estas multflanka ĉefpersono kaj monstra kaj viktima kiu sin ŝirmas per ridemada vaksmasko. Per tiu verko, la sukcesa aŭtoro ankaŭ transdonas sian vidpunkton pri la aĥila kalkano de ĉia subpremanta socio, eksplicite celante la novliberalan hidron de Margaret Thatcher, tiam regante Brition. Pro ĉiuj tiaj politikaj kontestindaĵoj, al la scenaro Holivudo ne sponte esprimis bondezirojn. "Tro politika", "dubmoralaj roloj", "kompleksaj implicoj" estis la kutimaj respondoj al du fratoj kiuj jam suferis malbonajn flustrojn en la ĉefflua usona kinmerkato. Andy kaj Larry Wachowski falas volonte en kontraŭakademian kaj minoritan esprimaĵon (ili sin deklaras kiel ambaŭseksemaj, ŝatas SM, usonajn komiksojn, helenan filozofion, gnostikismon, kaj nepozeman militantismon). Sed post dek ses jaroj, la cirkonstancoj draste ŝanĝiĝis: unue eĉ se kritikistoj kaj holivudaj premgrupoj daŭre abomenas la du fratojn, amasoj da spektantoj kiuj avide spursekvis la aventurojn de la blanka kuniklo firmigis ilian sintenon kaj ebligas pli ampleksajn kreorimedojn por ili. Due, la homara situacio evoluis kaj publiko fariĝis sendube pli atentema kaj sentema pri terorismaj kaj krizostataj demandoj. Des pli ke la fratoj Wachowski ne hezitis "aktualigi" la datumojn en la filmfarado ĝis vera riskopreno (manifestacioj kontraŭ George W. Bush aŭ TV-elsendaĵo pri birda gripo por bildigi la ŝtata tima propagando estas videblaj). Eĉ se la filmo, kiun reĝisoris James McTeigue dua reĝisoro en The Matrix kaj Star Wars, ja apartenas al la superheroa ondo kiu nun furoras en Holivudo, ĝi tute ne respektas la samajn etikajn ŝablonojn: oni montras la pravecon de terorisma ago, la emancipigan kvaliton de torturo, oni klamas la poezian belecon de la korano, kaj la kutima ama rakonto kun la deva kiso antaŭ sunsubiro estas rolata de du lesbaninoj.