Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de ŝtatoj kiuj akceptis la Vaŝingtonan Speciprotektan Konvencion.

La Vaŝingtona Specioprotekta Konvencio (Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora (CITES) estas samtempe internacia konvencio kaj organizo, kies deklarita celo estas protekti biodiversecon per tia kontrolo de la internacia komerco, ke la pluvivo de formorto-minacataj aŭ endanĝeraj bestaj kaj plantaj specioj estu certa.

La Konvencio inkluzivas dispoziciojn kaj regulojn por komercado kun ne-membroj. Ĉiuj membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas membroj de la traktato, escepte de Korea Demokratia Popola Respubliko, Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio, Haitio, Kiribato, Marŝala Insularo, Nauro, Suda Sudano, Orienta Timoro, Turkmenio kaj Tuvalo. Observanto de UN, la Sankta Seĝo (Vatikano) ankaŭ ne estas membro. Feroaj Insuloj, aŭtonoma lando en la Reĝlando de Danio, ankaŭ estas traktata kiel nemembro al CITES, dum la dana ĉeftero kaj Gronlando estas membroj de CITES.

Historio[redakti | redakti fonton]

CITES estis redaktita de reprezentantoj de 80 landoj kaj subskribita en Vaŝingtono la 3-an de marto de 1973, kaj ekvalidis la 1-an de julio de 1975. Ĝi estis amendita en 1979 en Bonn kaj en 1983 en Gaberono (Bocvano). La 4-an de januaro 2022, la konvencio iĝis valida por la 184-a membro (183 ŝtatoj kaj Eŭropa Unio), Andoro.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La konvencio reguligas la komercon de endanĝeraj bestoj kaj plantoj kaj de produktaĵoj el ili. Ĝi agnoskas kvar tipojn de komerco: importon, eksporton, reeksporton (eksporto de antaŭe importita ekzemplero), kaj elmarigon (transporton en regnon de ekzempleroj prenitaj en mara medio ekster la rego de ĉiuj regnoj). La CITES-a difino de komerco kovras ankaŭ internaciajn transportojn sen financa transspezo. Ĉiu komerco de ekzempleroj de specioj listigitaj per CITES devas esti rajtigita per sistemo de permesiloj kaj atestiloj, prezentendaj al la respektivaj landlimaj aŭtoritatoj en ĉiu lando, antaŭ ol ĝi okazas. La permesilojn kaj atestilojn liveras unu aŭ pluraj Mastrumaj Aŭtoritatoj, kiuj havas la taskon mastrumi la CITES-sistemon en ĉiu lando. La Mastrumaj Aŭtoritatoj ricevas konsilon de unu aŭ pluraj Sciencaj Aŭtoritatoj pri la efiko de komerco de la ekzempleroj al la statuso de CITES-listaj specioj.

Ĉiu partio devas proklami landajn leĝojn por efektivigi la antaŭvidojn de CITES en sia teritorio. Partioj rajtas proklami enlandajn protektojn pli striktajn ol CITES devigas (ekzempli postuli permesilojn kaj atestilojn por kazoj, kie ili normale ne bezoniĝus, aŭ tute malpermesi komercon de iaj ekzempleroj).[1] Komerco kun neratifintaj landoj estas permesata, kvankam estas rekomendate, ke eksportantoj liveru kaj importantoj petu permesilojn kaj atestilojn.

La Gaberona Amendo (1983) permesas, ke regionaj ekonomiaj aliancoj aliĝu al la konvencio.

Kontraŭleĝe komercitaj bestoproduktoj konfiskitaj de Enspezoj kaj Doganoj en la Unuiĝinta Reĝlando

Aldonoj[redakti | redakti fonton]

Pli ol 38 000 specioj, subspecioj, kaj pupulacioj estas protektataj per CITES.[2] Ĉiu protektata taksono aŭ populacio estas inkludita en unu el tri listoj, nomataj kiel aldonoj. La aldono, kie taksono aŭ populacio estas surlistigita, spegulas la gradon de minaco, kiun internacia komerco estigus, kaj la kontrolojn, kiujn oni deziras krei per CITES.

Taksonoj povas esti dislistaj, t.e. iuj populacioj estas surlistigitaj en unu aldono kaj aliaj en alia. En aliaj specioj, nur kelkaj populacioj estas protektataj per surlistigo. La Afrika elefanto (Loxodonta africana) estas ekzemplo de dislista specio - la ceteraj populacioj estas surlistigitaj en Aldono 1, sed tiuj de Bocvano, Namibio, Sud-Afriko, kaj Zimbabvo estas en Aldono 2. La antilokapro (Antilocapra americana), nordamerika remaĉulo, estas parte surlista specio, ĉar la meksikaj populacioj estas en Aldono 1, sed la usonaj kaj kanadaj ne estas surlistigitaj.

Oni proponas inkludi, amendi, aŭ malinkludi taksonojn en Aldonoj 1 kaj 2 ĉe kunsidoj de la Konferenco de la Partioj (KdP), kiuj kutime okazas ĉiun trian jaron.[3] Inkludoj kaj malinkludoj en Aldono 3 estas fareblaj de unuopaj partioj.[4]

Aldono 1[redakti | redakti fonton]

Taksonoj en Aldono 1 estas minacataj de formorto kaj ricevas la plej altan gradon de protekto de CITES. Profitema komerco de sovaĝaj ekzempleroj estas malpermesata kaj neprofitema komerco estas strikte regata per postulo de importa permesilo kaj eksporta permesilo, akirendaj de la koncernaj Mastrumaj Aŭtoritatoj en ambaŭ landoj antaŭ ol la komerco okazas.

Ekzemplaj taksonoj en Aldono 1 estas la hiacintuloj (Anodorhynchus), la anda kondoro (Vultur gryphus), la ĉimpanza genro, la martestudoj (Cheloniidae), la azia elefanto (Elephas maximus), la segilfiŝoj (Pristidae), kaj la ĉilia araŭkario (Araucaria araucana).[5]

Aldono 2[redakti | redakti fonton]

Taksonoj en Aldono 2 ne ĉiam estas jam minacataj de formorto, sed senrega komerco ja minacus ilin, aŭ aspekte ili estas malfacile distingeblaj de aliaj specioj surlistigitaj en la Aldonoj. Multe pli da taksonoj protektataj per CITES estas en Aldono 2 ol en la aliaj.[6] Ĉia komerco en taksonoj de Aldono 2 normale postulas eksportan permesilon aŭ reeksportan atestilon akirendan de la Mastruma Aŭtoritato de la eksportanta lando antaŭ ol la komerco okazas.

Ekzemploj de taksonoj en Aldono 2 estas la blanka ŝarko (Carcharodon carcharias), la amerika nigra urso (Ursus americanus), la Hartmana monta zebro (Equus zebra hartmannae), la verda igvano (Iguana iguana), la sekretaribirdo (Sagittarius serpentarius), la araa specio Ara chloropterus, la heliko Strombus gigas, la grandfolia svitenio (Swietenia macrophylla), la cifostemo Cyphostemma elephantopus, kaj la ŝtonaj koraloj (Scleractinia).

Aldono 3[redakti | redakti fonton]

Specioj de Aldono 3 estas protektataj en almenaŭ unu lando, kiu petis la helpon de aliaj partioj de CITES regi komercon de ĝi. Komerco de specio en Aldono 3 normale postulas eksportan permesilon, se ĝi devenas de la surlistiginta lando, aŭ devenatestilo, se ĝi devenas de iu alia lando, akirenda antaŭ ol la komerco okazas.

Ekzemploj de specioj en Aldono 3 estas la unaŭo de Hoffmann (Choloepus hoffmanni), surlistigita de Kostariko, la ukraina populacio de la oriolo (Oriolus oriolus), surlistigita de Ukrainujo, la freŝakva rajo Potamotrygon motoro, surlistigita de Kolombio, kaj la aligatora testudo (Macrochelys temminckii), surlistigita de Usono.

Esceptoj kaj specialaj reguloj[redakti | redakti fonton]

CITES permesas esceptigojn aŭ pli malstriktajn regulojn por ekzempleroj akiritaj antaŭ ol ili estis protektataj, personaj aŭ hejmaj posedaĵoj, breditaj bestoj aŭ propagitaj plantoj, kaj sciencaj institucioj.

Amendoj kaj nekonsentoj[redakti | redakti fonton]

Amendoj al la Konvencio devas esti apogitaj de dutriona plimulto de ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj. Ili povas esti faritaj ĉe Konferenco de la Partioj aŭ, se almenaŭ triono de la partioj volas havi ĝin, ĉe eksterordinara kunsido. Surlistigo, listoŝanĝo, aŭ forigo de specio estas farita ĉe la Konferenco de la Partioj; ĝin rajtas proponi ĉiu partio, ĉu ĝi estas areala regno aŭ ne, kaj arealaj regnoj ne rajtas bloki ŝanĝon, kiu havas sufiĉan apogon (t.e. de dutriona plimulto).

Partio rajtas sciigi pri nekonsento ĉe sia aliĝo al la Konvencio aŭ dum 90 tagoj post amendo de statuso de specio. Tiam oni traktas la partion kiel nepartion rilate al komerco de la koncerna specio.[7] Islando, Japanujo, kaj Norvegujo nedevigis sin per malkonsento pri pluraj specioj de lamencetacoj kaj Sauda Arabujo pri falkoformaj.

Kunsidoj[redakti | redakti fonton]

La Konferenco de la Partioj (KdP) okazas en ĉiu tria jaro. Ĉe la fermo de ĉiu KdP, oni elektas la lokon de la venonta per sekretaj balotoj.

CITES havas tri komitatojn: la Bestan Komitaton, la Plantan Komitaton, kaj la Konstantan Komitaton. La Konstanta Komitato kunsidas ĉiujare, kaj la Besta kaj Planta Komitatoj kunsidas en la jaroj, kiam ne okazas KdP. La Besta kaj Planta Komitatoj foje okazigis komunan kunsidon. CITES ankaŭ havas Sekretariaron, administratan de la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj. La Sekretariaro situas en Ĝenevo, Svisujo, kaj tie kunsidas ankaŭ la komitatoj, krom kiam alia lando proponas sin kiel gastiganton.

Kunsido Urbo Lando Daŭro
KdP 1 Berno Svislando 2–6 novembro 1976
KdP 2 Sanjoseo Kostariko 19–30 marto 1979
KdP 3 Nov-Delhio Barato 25 februaro – 8 marto 1981
KdP 4 Gaberono Bocvano 19 – 30 aprilo 1983
KdP 5 Bonaero Argentino 22 aprilo – 3 majo 1985
KdP 6 Otavo Kanado 12–24 julio 1987
KdP 7 Laŭzano Svislando 9–20 oktobro 1989
KdP 8 Kioto Japanio 2–13 marto 1992
KdP 9 Fort Lauderdale Usono 7–18 novembro 1994
KdP 10 Hararo Zimbabvo 9–20 junio 1997
KdP 11 Najrobio Kenjo 10–20 aprilo 2000
KdP 12 Santiago de Ĉilio Ĉilio 3–15 novembro 2002
KdP 13 Bankoko Tajlando 2–14 oktobro 2004
KdP 14 Hago Nederlando 3–15 junio 2007
KdP 15 Doho Kataro 13–25 marto 2010
KdP 16 Bankoko Tajlando 3–14 marto 2013
KdP 17 Johanesburgo Sud-Afriko 24 septembro – 5 oktobro 2016
KdP 18 Ĝenevo Svislando 17–28 aŭgusto 2019
KdP 19 Panamurbo Panamo 14-25 novembro 2022

Aktuala listo de okazontaj kunsidoj aperas en la kalendaro de CITES.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. CITES Article XIV. Alirita 14-a de aŭgusto 2022.
  2. The CITES species. Alirita 7-a de aŭgusto 2022.
  3. CITES Calendar. cites.org. CITES. Alirita 13-an de februaro 2012.
  4. CITES Resolution Conf. 9.25 Implementation of the Convention for species in Appendix III.
  5. Appendices I, II and III. cites.org. CITES. Alirita 20 novembro 2022.
  6. The CITES species. Alirita 11 aŭgusto2022.
  7. Reservations entered by the Parties. Alirita 7-a de aŭgusto 2022.
  8. CITES calendar.