Vachel Lindsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vachel Lindsay
Nicholas Vachel Lindsay 1913.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1879 (1879-11-10)
en Springfield
Morto 5-an de decembro 1931 (1931-12-05) (52-jara)
en Springfield
Mortokialo toksiĝo
Lingvoj usona angla lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater School of the Art Institute of Chicago • Hiram College
Profesio
Profesio verkisto • poeto
Information icon.svg
vdr

Nicholas Vachel LINDSAY (/ˈveɪtʃəl ˈlɪnzi/; 10a de novembro, 1879 – 5a de decembro, 1931) estis usona poeto. Li estis konsiderata fondinto de la moderna kantopoezio ("singing poetry"), kiel li mem referencis ĝin, en kiu versoj devas esti kantitaj aŭ deklamitaj.

Li abandonis la karieron de medicino, intencita de la gepatroj, por studi pentrarton, unue en Ĉikago kaj poste en Novjorko. Tiuj artostudioj probable kondukis lin al aprezo de la nova arta formo de silenta kinarto.[1] Lia libro de 1915 nome The Art of the Moving Picture estas ĝenerale konsiderata la unua libro pri kinkritiko, ekzemple laŭ la kritikisto Stanley Kauffmann, kiu studas Lindsay en For the Love of Movies: The Story of American Film Criticism.

Malkiel la plej pure intelektulaj samtempuloj, la poeto deklamis siajn verkojn el scenejo, komplete per la ekstravagancaj gestoj de karnavala ĉarlatano kaj malnovtempa predikisto, el la komenco deklarante sin mem produkto de tio kion li terminis 'Plej Alta Vodevilo' (Higher Vaudeville).

La granda diktatoro kaj la historio de la metaforo de kinarta Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum la UK 2019 kadre de Internacia Kongresa Universitato doktorino Alessandra Madella prelegis pri Esperanto kiel metaforo en la kunteksto de la salto fare de Charlie Chaplin el la muta al la sonkino.[2] Tiu salto okazis pere de "La granda diktatoro". Multaj esperantistoj konsideris la aperigon de la esperantlingvaj reklamaĵoj kiel montro de simpatio al la internacia lingvo. Sed doktorino Madella montras tute alian komplementan kaj pli ambician rigardon kaj klarigon pri tiu eksterordinara uzado de Esperanto.[3] Tiun skriban uzon de Esperanto Madella rilatigas al la prifilma studo de Vachel Lindsay nome The Art of the Moving Picture (1915), kie oni komparas la filmojn de D.W. Griffith kun la egiptaj hieroglifoj en la senco ke ambaŭ estis universale komprenataj en momento kiam la usona kinindustrio estis konkeranta la mondon, dum la eŭropaj landoj estis enkotigitaj en la Unua Mondmilito kaj amaso da neanglalingvaj parolantaj enmigrintoj estis alvenintaj al Usono.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Solbert, Oscar N.; Newhall, Beaumont; Card, James G., eld. (Aprilo 1953). "Vachel Lindsey on Film" (PDF). Image, Journal of Photography of George Eastman House. Rochester, N.Y.: International Museum of Photography at George Eastman House Inc. 2 (4): 23–24. Arkivita el la originalo (PDF) en 12 de marto 2013. Alirita la 26an de junio 2014.
  2. "104-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresa Libro", Universala Esperanto-Asocio, 2019, paĝoj 68-69.
  3. 3,0 3,1 Alessandra Madella, La granda diktatoro kaj la historio de la metaforo de kinarta Esperanto, en Universala Esperanto-Asocio, Internacia Kongresa Universitato-Sanmarineca Universitata Sesio, Eldonejo "Impeto"-Litova Esperanto-Asocio, 2019. pp. 90-101.