Vagolernanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vagolernanto kun bastono kaj ordenrobo

Vagolernanto (germane Scholar, dane: skolar, de lat. scola: lernejo)[1] estis vagantaj lernantojstudentoj aŭ universitate klerigita kleriko sen ofico kaj posteno. La alt- kaj malfrumezepoka rakonta literaturo ŝatas prezenti vagolernantojn kiel pratipojn de senzorgaj tentuloj.

Pri la akademia vivo de la vagolernantoj[redakti | redakti fonton]

La universitatoj de la mezepokaj urboj luis tiel nomatajn hospicia (lat. por hoteloj), loĝejojn por instruistoj kaj lernantoj, en kiuj ankaŭ okazis la prelegoj. Krom tio ili peris kreditojn al malriĉaj lernantoj, por unuflanke favorigi al ili la longajn alvojaĝojn, por aliaflanke ligi la ŝuldantojn kaj per tio limigi la rajton de libera vagado.

El la hospicia evoluis la bursae (lat. bursa: monujo). Je tio temas plej ofte pri loĝaj, manĝaj kaj lernaj komunumoj, je kio proksimume 10–15 lernantoj sub direktado de magistroj vivis en monaĥeca retiriĝo. La loĝantoj de la bursae nomiĝis bursarii.

Dum la vagado la lernantoj perlaboris sian vivtenon ofte kiel skribistoj dum foiroj. Per tio ili ankaŭ akiris multajn konojn de privataferoj, kiujn kelkaj el ili krime eluzis, kio kontribuis al la malbona famo de ilia stato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aparte la dana vorto skolar pensigas pri la esperanta vorto skolo; tamen vagolernantoj ne estis disĉiploj. Vidu pri la ĝusta vortuzo Retan Vortaron, kapvortoj skolo, disĉiplo