Vah (urbo)
Vah | |||
---|---|---|---|
cantonment (en) urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47040 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 47′ N, 72° 44′ O (mapo)33.78916666666772.725277777778Koordinatoj: 33° 47′ N, 72° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 471 m [+] | ||
Areo | 58,27 km² (5 827 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Wah Cantonment [+] | |||
Vah (urdue واہ کینٹ) estas militindustria kaj universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Rawalpindi.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- areo: 58,27 km²
- supermara alteco: 218 m
- loĝantaro: 380,103 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 47040
- telefonkodo: 0514
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vah situas inter montetoj en valo en norda Pakistano. Islamabado troviĝas 31, Rawalpindi 34, Peŝavaro 114, Fajsalabado 266, Lahoro 289, Multano 416, Kveta 669, Sukur 772, Hajderabado 1025, Karaĉio 1137 kilometrojn (aere) [2].
Historio kaj loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Dum periodo de la Mogola Imperio en tiu loko estis vilaĝo "Jalal Sar". Foje la imperiestro ekvidis la belegan vilaĝon kaj ekkris: "ŭaŭ". Iom posta la vilaĝo prenis la nomon Vah. En la 16-a jarcento oni konstruis belegajn ĝardenojn. Depost sendependiĝo de Pakistano la ŝtato ne havis produktejojn por armiloj, tial en vilaĝo Vah en 1951 oni komencis konstrui fabrikojn pri armiloj. Tie produktas komplekso de 14 armilaj fabrikoj helpe de 40 mil da laboristoj. La tekstilaj uzinoj produktas uniformojn.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
107 510 | 122 335 | 198 431 | 380 103 |
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Vah estis ne multe evoluigita antaŭ la urbiĝo, sed poste ĝi estas unu el la plej progresintaj kaj evoluintaj lokoj ne nur en Pakistano, sed ankaŭ en Azio. La fabrikoj jam produktas armilojn ankaŭ por la eksterlandaj klientoj. En Vah funkcias unu el la plej grandaj cementfabrikoj en la hinda subkontinento, krome ono produktas por la civiloj traktorinstalaĵojn, kaj agrikulturajn aparatojn.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Vah pluraj universitatoj, kolegioj, altlernejoj, institucioj funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Vah situas en humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa) kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 21,4 °C. La ventoj estas oftaj kun fulmotondroj. Vintre malofte frostas kaj neĝas. La averaĝa jara precipitaĵo estas ĉirkaŭ 1000 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen julie kaj aŭguste la musono portas pluvegon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Vah kuŝas inter Islamabado kaj Rawalpindi, havanta bonajn vojajn kontaktojn al ambaŭ urboj. En Vah okazis unua en Pakistano, ke virinaj ŝoforoj laboris en tiuj busoj, kiuj liveris virinojn, sed tio iom poste ĉesis. En ĉirkaŭaĵo de Vah havas la plej grandan nombron da bicikloj en Pakistano.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeo
- ĉirkaŭaĵo de Vah havas gravajn arkeologiajn lokojn de la mondo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [3]