Vaishali (antikva urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vaiŝali)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vaishali
Ashoka pillar at Vaishali, Bihar, India 2007-01-29.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 59′ N, 85° 8′ O25.98659444444485.125591666667Koordinatoj: 25° 59′ N, 85° 8′ O [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Vaishali
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Vaishali [+]
v  d  r
Information icon.svg

Vaishali (Vaiśālī, esperantigeble kiel Vajŝalio) estis urbo en Biharo (Barato) kaj estas nun arkeologia ejo. Ĝi estas parto de la Tirhut Divido (Tirhut).

Ĝi estis la ĉefurbo de Licchavi-oj, ŝtato konsiderata kiel unu el la plej fruaj ekzemploj de respubliko, en la Vajji-a (Vrijji) mahajanapada, ĉirkaŭ la 6-a jarcento a. K.

Tie naskiĝis en 599 a. K. la 24-a kaj lasta ĝajna tirthankara (instruanta dio), Bhagwan Mahavira, kaj li vivis infane en Kundalagrama en respubliko Vaiśālī; tio igas ĝin pia kaj bonaŭgura pilgrimejo por ĝajnoj. Ankaŭ, Gautama Buddha faris tie sian lastan predikon antaŭ morto en ĉ. 483 a. K., kaj poste en 383 a. K. la Duan budaisman konsilion kunvenigis ĉi tie Reĝo Kalasoka. Vajŝalio estas do grava loko en ambaŭ religioj, ĝajna kaj budaisma.[1][2][3]

En la urbo estas unu el la plej bone konservitaj Kolonoj de Aŝoko, ĉapelita de unu Azia leono.

Je la tempo de la Budao, Vaiśālī, kiun li vizitis je multaj okazoj, estis tre granda urbo, riĉa kaj prospera, kun multaj homoj kaj kun abunda manĝaĵaro. Estis 7,707 plezurejoj kaj egala nombro de lotusaj lagetoj. Ĝia amaĵistino, Amrapali, estis fama pro sia beleco kaj helpis en granda mezuro prosperigi la urbon.[4] La urbo havis tri murojn, ĉiu unu gāvuta for de la alia, kaj ĉe tri lokoj en la muroj estis kradoj kun gvataj turoj. Ekster la urbo, seninterrompe ĝis la Himalajo, estis la Mahavana, granda, natura arbaro.[5] Proksime estis aliaj arbaroj, kiel Gosingalasāla.

La urbo trovas mencion en la vojaĝadaj rakontoj de ĉinaj esploristoj, Faxian (4-a jarcento p. K.) kaj Xuanzang (7-a jarcento p. K.); tiujn rakontojn poste uzis en 1861 la Brita arkeologiisto Alexander Cunningham por unue identigi Vajŝalion kun la nuna vilaĝo Basrah en Vaishali Distrikto, Biharo.[6][7]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Vaishali venas de Reĝo Viŝal de la Mahabarata aĝo. La urbo estis ankaŭ nomata Visālā.[8] Budagoŝa, la 5-a-jarcenta Bharata Teravada budaisma komentisto kaj scienculo diras, ke Vesali/Vaiŝali estis tiel nomata pro tio ke ĝi estis vasta (Viŝal).[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Vajji aŭ Vrijji Mahajanapada, 600 a.K.

Jam antaŭ la alveno de Gaŭtamo kaj de Mahaviro, Vaiśālī estis la ĉefurbo de la vigla respublika Licchavi-ŝtato.[10][11] En tiu periodo, Vaiśālī estis antikva metropolo kaj la ĉefurbo de la respubliko de la Vajŝali-ŝtato, kiu kovris plejparton de Himalaja Ganga regiono de hodiaŭa Biharo (Bharato). Tamen, tre malmulte estas konata pri la frua historio de Vaiśālī. La Vishnu Purana listigas 34 reĝojn de Vaiśālī. La unua estis Nabhaga, kiu laŭkrede abdikis sian tronon pro afero de homaj rajtoj kaj deklaris: "mi estas nun libera grundlaboristo, reĝo super mia akreo." La lasta inter la 34 estis Sumati; oni konsideras lin kiel samtempulon de Dasaratha, patro de la hindua dio Rama (enkarniĝo de Viŝnuo).

En la respubliko de Vaiśālī naskiĝis Mahavira. Gautama Buddha faris sian lastan predikon ĉe Vaiśālī kaj tie anoncis sian Parinirvana-on (morton sen posta renaskiĝo). Vaiśālī estas ankaŭ fama kiel la lando de Amrapali, la granda indiana amaĵistino, kiu aperas en multaj popolaj rakontoj kaj en budaisma literaturo. Amrapali fariĝis disĉiplo de la Budao. Manudev estis fama reĝo de la Lichchavi-klano, kiu deziris posedi Amrapali-on post kiam li vidis ŝian dancan elfaron en Vaishali.[12]

Rimarkindaj budaismaj ejoj en Vaishali[redakti | redakti fonton]

Abhishek Pushkarini, la kronada baseno, proksime al la Stupao de la Restaĵo de la Budao, Vaishali
Kutagarasala Vihara
Ānanda Stupa, kun Aŝoka kolono ĉe Kolhua, Vaiśālī
Stupao de la cindroj de la Budao, konstruita de la Licchavi-oj, Vaiśālī
Visva Santi Stupa

Restaĵa stupao[redakti | redakti fonton]

Proksime de la kronada tanko (vidu ĉi-sube) estas Stupa 1 aŭ la Restaĵa Stupao. Ĉi tie la Licchavi-oj reverence enfermis unu el la ok partoj de la restaĵoj de la Mastro Gaŭtamo, la parton ricevitan post la Mahaparinirvana. Laŭlegende, post sia lasta diskurso la Budao foriris por Kuŝinagar, sed la Licchavi-oj plusekvis lin. La Budao donis al ili sian almozan bovlon sed ili ankoraŭ rifuzis iri hejmen. Li kreis iluzion de rivero en spaco kiu devigis ilin foriri. Ĉi tiun ejon oni povas identigi kun Deora en la moderna vilaĝo Kesarija, kie Aŝoko poste konstruis stupaon.

Kutagarasala Vihara[redakti | redakti fonton]

Kutagarasala Vihara estas la monaĥejo kie la Budao plej ofte restis dum vizitoj en Vaiśālī. Ĝi troveblas 3 kilometrojn de la Restaĵa Stupao, kaj sur ĝia tero troveblas la Ānanda Stupa, kun Aŝoka kolono en tre bona kondiĉo (eble la nura kompleta Aŝoka kolono lasita staranta) kaj antikva lageto.

Kronada Tanko[redakti | redakti fonton]

Kelkcent metrojn for de la Restaĵa Stupao, estas Abhishek Pushkarini, la kronada tanko. La sanktaj akvoj de la tanko simbole poluris la elektitajn reprezentantojn de Vaiśālī.

Monda Paca Pagodo[redakti | redakti fonton]

Apud la kronada tanko staras la japana templo kaj la Viśvā Śānti Stūpa (Monda Paca Pagodo) konstruita de la japana Nichiren-budhisma sekto Nipponzan-Miaōhōji. Malgranda parto de la restaĵoj de la Budho trovita en Vaiśālī estis entombigitaj en la fundamenton kaj en la chhatra-on de la Stupao.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bindloss, Joe; Sarina Singh (2007): India: Lonely Planet Guide, p. 556. ISBN 1-74104-308-5
  2. Hoiberg, Dale; Indu Ramchandani (2000): Students' Britannica India, Volumes 1-5, Popular Prakashan, p. 208. ISBN 0-85229-760-2
  3. Kulke, Hermann; Dietmar Rothermund (2004): A history of India, Routledge, p. 57. ISBN 0-415-32919-1
  4. Vin.I.268
  5. DA.I.309
  6. Leoshko, Janice (2003): Sacred traces: British explorations of Buddhism in South Asia: Histories of vision. Ashgate Publishing, Ltd. ISBN 0-7546-0138-2
  7. Vidu: Vincent Smith, J.R.A.S. 1907, p. 267f., and Marshall, Arch., Survey of India, 1903 4, p. 74
  8. Ekzemple, AA.i.47; Cv.xcix.98
  9. Visālíbhútatā Vesāli ti uccati. cf. UdA.184 (tikkhattum visālabhútattā); and MA.i.259
  10. [1]
  11. Vaisali
  12. [2]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]