Vajŝjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vaiŝjo)
Saltu al: navigado, serĉo
Islamanaj vajŝjo kaj vajŝjino.

Vajŝjo estas ano de la tria prakasto de antikva Hindio, al kiu apartenis la komercistoj kaj terkulturistoj [1].

La vorto devenas de la sanskrita vorto वैश्य, (vire vaiśya, ine vaiśyā). La kasto formiĝis el la socie malsupra parto de la arjoj, kiuj ĉirkaŭ −1500 komencis enmigri en Baraton.

Vajŝjoj nomiĝas, same kiel brahmanoj kaj kŝatrjoj, "dufoje naskitaj" kaj rajtas posedi la sanktan scion de la Vedoj kaj plenumi sanktajn ritojn.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro