L'Abergement VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vailloud)
- La mallongigo VD en L'Abergement VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub L'Abergement.

L'Abergement
Blazono de L'Abergement
Blazono de L'Abergement
Blazono de L'Abergement
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 45′ 15″ N 6° 29′ 20″ O / 46.75417 °N, 6.48889 °O / 46.75417; 6.48889 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 15″ N 6° 29′ 20″ O / 46.75417 °N, 6.48889 °O / 46.75417; 6.48889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 238
Areo 5,78 km²
Alteco 655 m super marnivelo
Poŝtkodo 1355
Komunumkodo 5741
Mapo de L'Abergement
Mapo de L'Abergement
Situa mapo de L'Abergement
vdr

L'Abergement estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 238 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo L'Abergement situas en la Ĵurasa Montaro proksimume 12 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains ĉe la limo al Francio. Sur alteco de 1460 m s.m. sur la kresto de la monto Suchet situas la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝoj L'Abergement kaj Vailloud kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,78 km², de kiuj 48,3% estas kovritaj de arbaro, 45,7% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo L'Abergement limas en nordo al Rances, en oriento al Sergey, en sudo al Les Clées, en okcidento al Lignerolle, en nordokcidento al Jougne (Franĉkonteo, Francio), kaj en nordnordokcidento al Baulmes.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

L'Abergement situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Les Clées al Baulmes. Alia vojo kondukas de L'Abergement tra Sergey al Montcherand. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas du kilometrojn sude de la komunumo en Les Clées. Pere de poŝtaŭtolinio de VD al Vallorbe la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la ebenaĵo Planche Permis ekzistas megalitoj el la neolitiko. Dum mezepoko L'Abergement apartenis la la Senjorujo Les Clées. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 L'Abergement apartenis al la tribunalo Rances et Valeyres de la Subvoktejo Les Clées en la Kamparvoktejo Yverdon. Post la revolucio ĝi apartenis ĝis la 31-a de decembro 2007 al la Distrikto Orbe, kiu tiam surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindas la pentritaj vitroj de la laŭzana artisto Eugène Grasset en la preĝejo de L'Abergement.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]