Vajŝjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islamanaj vajŝjo kaj vajŝjino.

Vajŝjo estas ano de la tria varno de antikva Hindio, al kiu apartenis la komercistoj kaj terkulturistoj.[1] Vajŝjoj nomiĝas, same kiel bramanoj kaj kŝatrijoj, dufoje naskitaj (dvija)[2][3] kaj post religia rito rajtas posedi la sanktan scion de la Vedoj kaj plenumi sanktajn ritojn.

Origino[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, ili originas de la femuro de la dio Praĝapatio kaj estas identigitaj per la koloro flava kaj la suda regiono.[3]

La prakasto formiĝis el la socie malsupra parto de la arjoj, kiuj ĉirkaŭ −1500 komencis enmigri en Baraton.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la sanskrita vorto वैश्य, (vire vaiśya, ine vaiśyā).

Tradiciaj roloj[redakti | redakti fonton]

En hinduismaj tekstoj, vajŝjoj havas la tradician rolon de terkulturado kaj bredado, sed post la jaroj ili fariĝis terposedantoj, komercistoj kaj monpruntistoj,[4] fariĝante la malalta klaso kiu responsis pri la subtenado de la pli altaj klasoj.[5] Barataj komercistoj estas atribuitaj la vastan disvastigon de barata kulturo al foraj regionoj kiel Sudorienta Azio.[6]

Historie, vajŝjoj havis rolojn kiuj ne rilatis al ili tradicia rolo kiel paŝtistoj kaj komercistoj. Laŭ la historiisto Ram Sharan Sharma, la Gupta imperio estis vajŝja dinastio.[7]

Nuntempaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumoj de vajŝjoj nuntempe konsistas el pluraj ĝatioj, inkluzivante la subkastojn agrahari[8] kaj agrawal.[9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. Madan 1979, p. 112.
  3. 3,0 3,1 {{citaĵo el la reto|url=https://www.britannica.com/topic/Vaishya |titolo=Britannica |alirdato=2020-05-01}
  4. Boesche 2003, p. 24.
  5. Pollard 2015.
  6. Embree 1997, p. 361.
  7. Sharma 2003, p. 69.
  8. Kumar Suresh Singh 2005, p. 66.
  9. Kumar Suresh Singh 2004, p. 46.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Boesche, Roger. (2003) The First Great Political Realist (angle), p. 24. ISBN 978-0-73910-607-5.
  2. Embree, Ainslie Thomas; Gluck, Carol. (1997) Asia in western and world history (angle). ISBN 978-1-56324-265-6.
  3. Madan, Gurmukh Ram. (1979) Western Sociologists on Indian Society: Marx, Spencer, Weber, Durkheim, Pareto (angle). Taylor & Francis, p. 112. ISBN 978-0-71008-782-9.
  4. Pollard, E.; Roserngerg C.; Tignor, R. L.. (2015) Worlds Together Worlds Apart 1 (angle). New York, NY: W.W. Norton &Company, Inc., p. 142. ISBN 978-0-393-91847-2.
  5. Sharma, Ram Sharan. (2003) Early medieval Indian society: a study in feudalisation (angle). Orient Blackswan. ISBN 978-8-12502-523-8.
  6. Kumar Suresh Singh (redaktoro), Amir Hasan, Baqr Raza Rizvi, J. C. Das. (2005) People of India: Uttar Pradesh , Volume 42, Part ? (angle). Anthropological Survey of India, p. 66. ISBN 978-81-73041-14-3.
  7. Kumar Suresh Singh (redaktoro), B. V. Bhanu, V. S. Kulkarni,. (2004) People of India: Maharashtra, Part One (angle). Mumbai: Popular Prakashan, for Anthropological Survey of India, p. 46. ISBN 81-7991-100-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]