Vajango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vajang-figuro el Balio de la frua 20-a jarcento

Vajango estas praa pupa ludo en Indonezio. Antaŭ ol la hinduismo atingis Indonezion, la praloĝantoj de Indonezio jam konis la ludon. En la java lingvo vajang signifas “ombro", sed estas uzata en la senco de spirito. La ombroludo iĝis tradicio de la indonezianoj kaj ties figuroj (Vajang Golek) (la kapo de la pupo sidas sur bastono, kovras la korpon teksaĵo kaj oni movas la pupon per bastonetoj) estis skulptitaj, pentritaj kaj vestitaj lignofiguroj, kiujn oni movis per fadenoj; pentraĵoj sur montrotabuloj aŭ privestitaj homoj.

Per penetro de la hinduismo kaj islamo, tiuj religioj eluzis la vajangon por diskonigi sian kredon kaj forgesigis la praajn ludojn. Tiam ekz-e la hinduoj prezentis per vajango historion pri Mahabharato kaj Ramajano.

Ĉar la islamo ne permesis prezenti diojn kaj diinojn, oni volis elpensi ion novan por savi la ludon. Kiam Raden Patah, reganto en la Reĝlando de Demak (Javo) volis spekti tradician vajangon, petis sed ne ricevis permeson por tio de Walis (religia gvidanto). Tiel li permesis fari la figurojn el ledo (vajang’ purva’) kaj oni prezentis ne la figurojn mem, sed iliajn ombrojn. Tio estis la naskiĝo de la ombroludo (vajang’ kulit), kiel oni nun konas tion.

En la ne-islama parto de Indonezio, troviĝas ankoraŭ vajang’ golek-prezentoj, la vajang klitik montras trairan formon inter vajang golek kaj vajang kulit. La figuroj de vajang’ klitik’ estas pentritaj skulptaĵoj el plata ligno (maks. 5–15 mm dika) kun moveblaj brakoj, fiksita kapo. Oni povas ludi kun ili tage kaj nokte. Tiu tipo estas verŝajne la plej malnovaj vajang-figuroj. La figuroj de vajang’ kulit’ pretiĝas el netanitaj akvobubala aŭ el bova haŭto.

La vajango kun vivaj personoj (Sendratari) troveblas sur Balio (vajang topeng).

Specoj de Vajango

Vajang Vong aŭ Vajang Topeng aŭ Vajang Gedog

Vajang Vong estas speco de teatra prezento kun temoj el reĝlando Jenggala, ĉe kiu la aktoroj surhavas maskojn (Gedog venas el la vorto kedok = topeng, kio signifas masko). La plej ŝatata temo estas la historio de Raden Panji kaj Candra. Tio estas amhistorio inter la princino Candra Kirana de Kediri kaj Raden Panji Asmarabangun, kronprinco de Jenggala. Candra Kirana estis la reenkarniĝo de Dewi Ratih (la amora diino) kaj Panji estis la reenkarniĝo de Kamajajo (dio de la amo). Finfine ili geedziĝas kaj vivas feliĉe kun infanoj.

Vajang Golek aŭ lignopupoj (bastonpupoj)

La prezentoj okazas tage aŭ nokte kun konvena lumigo. La spektantoj sidas antaŭ altigita scenejo kun muro aŭ kurteno, kiu kaŝas dalang-on.

En centra kaj orienta Javo, oni ludas specojn el Menak, la historiojn de Amir Hamzah, onklo de la profeto Mahometo (tiujn historiojn oni elpensis en la 16-a jarcento por disvastigi la islamon). Tion oni nomas mallonge Vajang Menak. En okcidenta Javo male al tio, oni preferas en Vajang Golek, la historiojn de Mahabharata kaj Ramayana.

Vajang Karucil aŭ Vajang Klitik

Batara Guru, Vajang Klitik, orienta Javo, meze de 20-a jc.

La Vajang-Karucil-figuroj montras metie miksaĵon inter figuroj de Vajang Golek kaj Vajang Klitik. Ili estas skulptitaj el plataj lignoj, similas al Vajang-Kulit-figuroj kaj estas same uzataj – por ombroludo. Ili estas iom malpli grandaj ol la similaj Vajang-Kulit-figuroj. Oni konstruas ilin pli malgrande, ĉar ligno pli facile rompas ol ledo.

Damarvulan, Vajang Klitik,orienta Javo, komence de 20-a jc.

Tial oni uzas dum batalludoj Vajang-Klitik-figurojn kun brakoj el ledo por eviti la rompiĝon. Antaŭ 1970, kiam oni ankoraŭ ne konis gluon tie, rompiĝo de la pupo signifis kostan aĉeton de nova figuro. La nomo de la figuroj venas el la bruo klitik-klitik, kiun la figuroj eligas dum la ludo.

La pupoj prezentas historiojn el la Reĝlando de orienta Javo: Jenggala, Kediri kaj Majapahit. El Jenggala kaj Kediri derivas la historioj de Raden Panji kaj Cindelaras, kiuj estas vilaĝaj junuloj kaj kiuj vivtenas sin per batal-virkokoj.

Vajang Kulit

Vajang Kulit estas la plej konata vajango el Indonezio. Ĝi dominas sur la insuloj Javo kaj Balio. Plej ofte oni ludas historiojn el Ramajano, MahabharatoSerat Menak. Sur la insulo Lombok evoluis specifa substilo de Serat Menak. Tial oni ofte uzas la nocion Serat Menak Lombok aŭ Serat Menak Sasak.

Vajango en Vajango-Muzeo, Jakarta, Indonezio

Panokowan estas la nomo de aparta substilo, kiu ne rilatas al iu el la grandaj eposoj. Plej ofte ĝiaj temoj venas el la aktuala klaĉo. Ĝi uzas la figurojn Semar, Bagong, Petruk kaj Gareng. Eblas rigardi Panokowan kvazaŭ politika kabaredo.

Ĉiu regiono havas specifajn figurojn. El centra Javo (Yogyakarta) venas altagrade abstraktaj figuroj kies produktado postulas multan laboron. Karakterizas ilin ekzemple gracileco, migdaloformaj okuloj, pintaj nazoj.

La baliaj figuroj tradicie estas pli kompaktaj. Tiuj de Lombok okulfrape similas al realaj personoj kaj objektoj (aŭtoj, aviadiloj, ŝipoj).

Vajang-Kulit-pupo estas farita permane dum semajno helpe de diversaj metioj.


Vajang Beber

Ĝi similis al la baladoj de la frua mezepoko en Eŭropo, sed ĝi same malaperis, oni ĉesis ludi ĝin. Nur malofte en malgrandaj ejoj denove okazas prezentoj laŭ la sekva skemo:

Post mansigno de la pupludanto (dalang-o) muzikisto(j) eksonigas sia(j)n instrumento(j)n. Nun la dalango malvolvas bildojn, kiuj rilatas al la prezentota historio. Parolante kaj kantante li pli detale rakontas ĝin. Tiamaniere li malvolvas plurajn bildojn unu post la alia. Ĉiu el ili prezentas rakontaĵon aŭ parton de ĝi. La enhavo venas el la naciaj eposoj Ramajano kaj Mahabharato, el la reĝlando Jengala, aŭ de profanaj rakontaĵoj el aliaj reĝlandoj aŭ vilaĝoj.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.