Vajmara Skulptista Lernejo
Vajmara Skulptista Lernejo (germane: Weimarer Bildhauerschule) estis trejnada institucio por skulptistoj en Vajmaro, Germanujo.
Fondis ĝin en la 1.11.1905 lia grandduka moŝto Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), ene de la t.n. Artmetilerneja Ejo (tiam strato Kunstschulstraße 7); ĝis la 1910-a jaro gvidis ĝin Adolf Brütt. Dua eja alo, alkonstruita en 1905/06 (por la Grandduka saksia artmetilernejo; gvidado fare de Henry Van de Velde) malfermiĝis nur en la 1.4.1908. La tuto estis parto de projekto krei Neues Weimar, do neberlinan modernan artcentron de secesi-emuloj. Tie ĉi iel repreniĝis ideoj de Reinhold Begas el la fonda fazo de la Grandduka saksia artlernejo (de post 1860): nome propagandi konceptojn spacajn-plastikajn laŭ Asmus Carstens.
La Skulptista Lernejo komence estis tute memstara. Krom ĉefan atelieron (kie estiĝis ankaŭ la verko de Brütt por la Mommsen-monumento de malpost la Berlina universitato), ĝi ricevis ankaŭ kvar majstrokursejojn, bildgisejon (sub la gvidado de Emil Schmidt) kaj modladejon kun ceramik-forno. Kelkajn surloke fabrikitajn verkojn estis multobligitaj fare de laboristoj el Unterweißbach (centro Unterweißbacher Werkstätten für Porzellankunst); kontribuantoj estis ekz. Wolfgang Schwartzkopff, Franziska von Seeger kaj Bernhard Sopher, sed eĉ Ernst Barlach kaj Gerhard Marcks. Skulptistoj kaj artmetiistoj fruktodone kunlaboris dungante kune cizeliston, Egon Dinkloh.
Gravis ĝenerale la multflanka talenteco de la instruotoj, ĉar: La junaj skulptistoj ne nur lernu modli en argilo, sed ili ankaŭ estu familiariĝantaj kun la vera materialo kaj la realigo mem. El ekzistanta fonduso oni aĉetu ŝtonon, kaj sukcesaj skizoj tiam estu realigataj en tiu materialo. La kreemo pro tio signife pliiĝos, des pli ĉar verkoj kun belaj artaj kvalitoj – eĉ se nur en sabloŝtono – estas publike starigendaj en la parko de Vajmaro.[1] En 1910 transprenis la lernejan estradon Gottlieb Elster, kun gisada klaso sub Friedrich Köhler. Post 1914 la tuto provizore kontinuigatas en la kadro de institucia modernigo de la trejnado de la estonta vajmara artista aro (i.a. fare de Richard Engelmann kaj Gerhard Marcks. En 1910 la tuto iĝis parto de Bauhaus. La ĉeso de Bauhaus en Vajmaro kaj ties translokiĝo al Dessau en 1925 markis aŭtomate ankaŭ la finon ce la Vajmara Skulptista Lernejo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj je weimar-lese.de - liveritaj de Uta Plisch
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El la statutprogramo de Brütt por la lernejo. - Originale: Die jungen Bildhauer sollen nicht nur in Ton modellieren lernen, sie sollen auch mit dem eigentlichen Material und der Ausführung vertraut werden. Aus einem dazu vorhandenen Fonds soll Stein angeschafft werden und gelungene Entwürfe sollen dann in dem Material ausgeführt werden. Die Schaffenslust wird dadurch bedeutend gesteigert, zumal Arbeiten mit schönen künstlerischen Qualitäten - wenn auch nur in Sandstein - im Weimarer Park aufgestellt werden sollen.