Vajmara arsenalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
restaĵoj de la arsenalo vajmara

La iama arsenalo (germane: Zeughaus) en Vajmaro, Germanujo, estis konstruita en 1753 anstataŭante la dormoĉambran alon de la franciskana monaĥejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je Ritter-strateta plilongiĝo, norde de grenejo, kondukas transirejo nome Zeughof, kiu nomiĝas laŭ la iama arsenalo. Unue ĝin uzis lia duka moŝto Ernesto Aŭgusto la 2-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kiel loĝejon: nur por li do ĝi komence starigitis. Sed li baldaŭ poste mortis en la aĝo de nur 21 jaroj. La arsenala utiliĝo finiĝis en 1801 kiam duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) trasportigis la armilojn al Kastelo Ettersburg. En 1887 ĝin transprenis la Porartista societo kaj ĝi iĝis artista hejmo kun kutimlokalo kaj ekspoziciejoj. La komplekso en 1945 tiom damaĝitis ke necesis komence de la 1950-aj jaroj malaltigo konstruaĵo ĝis la teretaĝaj muroj.

Pro la aliuzo de la remizo ĉe Teatra placo (la nuna Domo de Vajmara respubliko; ĝis 2018 gastis tie Bauhaus-muzeo) la horizontala projekciaĵo de arsenalo tiom pligrandigitis. Antaŭ la damaĝiĝo en 1945 havis la domo mezen elsaltantan kolonegon estante duetaĝa mansardtegmenta domo malfrubaroka.[1] Surlokis soldataĵoj kaj armiloj, veturiloj kaj pafilegoj.[2] Pri la identeco de la stariginto estas duboj. Multaj konsideras ties kreinto Gottfried Heinrich Krohne.[3]

Eĉ la resto de iama belaĵo figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj. Apudas la eksa punlaborejo kaj orfejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.980411.32649

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. Zeughof, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 502.
  2. Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Wartburg-Verlag, Weimar 2004, p. 74-75 ISBN 3-86160-156-7
  3. https://www.slideshare.net/dgummel/geschichte-des-zeughofes-in-weimar