Vajoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vajoj
Vai
etno
Suma populacio
iom pli ol 180 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Liberio ĉ. 180 000
 Sieraleono ĉ. 1 200
Lingvo(j)
vaja lingvo
Religio
islama plimulto • kristana malplimulto
vdr

La vajoj estas etno en la okcidentafrikaj landoj Liberio kaj Sieraleono kun taksite proksimume 200 000 homoj.

La vajoj estas konataj pro ilia silaboskrib-sistemo - la vaja skribo - kiu, evoluigita en la 1820-aj jaroj, dum la daŭro de la 19-a jarcento trovis larĝan disvastiĝon, ĝis kiam ĝia graveco sinkis en la 20-a jarcento. La vaja lingvo apartenas al la mandea lingvaro.

La usona ĵurnalisto kaj verkisto Hans-Jürgen Massaquoi estas nepo de la vaj-reĝo Momolu Massaquoi (1870-1938).