Vakameo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boligita vakameo, kutima manĝaĵo en Japanio

Vakameo (Undaria pinnatifida; japane: wakame, koree: miyeok) estas specio de undario, brunalgo uzata en homa nutrado, precipe en Japanio kaj Koreio.

Al vakameo oni atribuas bonefikajn ecojn pri hararo, ungoj kaj haŭto. Ĝi helpas la forigon de grasoj kaj helpas ĉe problemoj de alta sangopremo kaj de la koro; ĝi helpas forigi venenojn el la hepato kaj purigi la korpon de skorioj kaj pezaj metaloj.

Ĝi apartenas al la algoj kun plej alta enhavo de jodo, magnezio kaj fero. Guste ĝi bone kombiniĝas kun radikaj legomoj kaj taŭgas por supoj.

Ĝi ofte estas manĝata kiel salato kaj en misosupo.