Val-de-Ruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Val-de-Ruz
Blazono de Val-de-Ruz
Blazono de Val-de-Ruz
Preĝejo de Fontaines, komunumo Val-de-Ruz
Preĝejo de Fontaines, komunumo Val-de-Ruz
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Val-de-Ruz
Koordinatoj  47°2′57″N 6°54′38″O  /  47.04917°N, 6.91056°O / 47.04917; 6.91056 (Val-de-Ruz)Koordinatoj: 47°2′57″N 6°54′38″O  /  47.04917°N, 6.91056°O / 47.04917; 6.91056 (Val-de-Ruz)
Nombro de enloĝantoj 15564
Areo 124,26 km²
Alteco 768 m super marnivelo
Poŝtkodo 2037 Montmollin
2043 Boudevilliers
2046 Fontaines
2052 Fontainemelon
2053 Cernier
2054 Chézard-Saint-Martin
2056 Dombresson
2057 Villiers
2058 Le Pâquier
2063 Engollon, Fenin, Vilars, Saules
2065 Savagnier
2206 Les Geneveys-sur-Coffrane
2207 Coffrane
2208 Les Hauts-Geneveys
Komunumkodo 6487
Mapo de Val-de-Ruz
Situa mapo de Val-de-Ruz
v  d  r
Information icon.svg

Val-de-Ruz estas komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 15564 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-de-Ruz situas en la Neŭŝatela Ĵuraso inter Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 124,26 km², de kiuj 34,1% estas kovritaj de arbaro, 59,1% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-de-Ruz limas en nordo al Renan (BE), Sonvilier (BE), Saint-Imier (BE) kaj Villeret (BE), en nordoriento Nods (BE) kaj Lignières, en oriento al Enges, en sudoriento al Neŭŝatelo, en sudo al Valangin, Peseux, kaj Corcelles-Cormondrèche, en sudokcidento al Rochefort, en okcidento al Brot-Plamboz kaj La Sagne, kaj en nordokcidento al La Chaux-de-Fonds.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Val-de-Ruz pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 1230 trans la montopasejo Vue-des-Alpes kaj la svisa aŭtovojo A20 de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. Tra la tuta komunumo kondukas la kantonaq vojo 1238 de Valangin al St. Imier kaj krome pluraj flankaj vojoj konektas la diversajn vilaĝojn en la komunumo. La vilaĝoj Les Geneveys-sur-Coffrane kaj Les Hauts-Geneveys disponas pri stacidomoj ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. La ceteraj lokoj estas konektitaj per la buslinio de Neŭŝatelo al Viliers al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-de-Ruz estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers.[3]

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2012 en Les Geneveys-sur-Coffrane okazis la 5-a Svisa Familia kaj Feria Esperanta Renkontiĝo sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Tiu kunveno nomita SFERO okazis en fericentro Le Louverain 2 km super la vilaĝo Les Geneveys-sur-Coffrane.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011 (sumo de la malnovaj partokomunumoj)
  3. Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D49953.php Maurice Evard kaj aliaj: Val-de-Ruz en Historia Leksikono de Svislando ()]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]