Val Camonica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Val Camonica
Geografia regiono
valo [+]

LandoItalio

Koordinatoj46° 0′ 27″ N, 10° 20′ 51″ O (mapo)46.007510.3475Koordinatoj: 46° 0′ 27″ N, 10° 20′ 51″ O (mapo) [+]
- koordinatoj46° 0′ 27″ N, 10° 20′ 51″ O (mapo)46.007510.3475Koordinatoj: 46° 0′ 27″ N, 10° 20′ 51″ O (mapo)
Areo1 347 km² (134 700 ha) [+]

Loĝantaro115 221 [+]
Denseco85,54 loĝ./km² [+] [+]

Val Camonica (Tero)
Val Camonica (Tero)

Val Camonica (Italio)
Val Camonica (Italio)
DEC
Val Camonica
Val Camonica

Map
Val Camonica
Vikimedia Komunejo:  Val Camonica [+]
vdr

La Val Camonica (/'val ka'mɔnika/) aŭ Valcamonica, esperantigebla kiel Kamuna Valo, estas longa valo en orienta Lombardio, trafluata de la rivero Oglio, preninta sian nomon de la antikva popolo Kamunoj (latine Camunni).

sceno de duelo, tipa petroglifo de Valcamonica
La Kamuna Rozo, unu el la plej famaj kamunaj ŝtongravuroj

Aparte famaj en Val Camonica estas la petroglifoj, prahistoriaj ŝtonaj gravuroj postlasitaj de la Kamunoj kaj akceptitaj de UNESCO jam en 1979 en la Monda Heredaĵo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Oglio originas de la kunfluo de du riveretoj je ĉ. 1250 m, ĉe la piedo de la montpasejo Tonale en la centraj Alpoj. Longa 280 km, ĝi estas la plej longa alfluanto de Pado post la rivero Adda (pli longa ol Ticino); la unua parto, preskaŭ 100 km, fluas tra la Kamuna Valo kaj estigas ankaŭ la Lagon de Iseo.

La du flankoj de la alta valo estas geologie malsamaj. Oriente, estas la granito de la monto Adamello (3554 m), kun tipa alpa aspekto. Okcidente estas la Bergamaj Antaŭalpoj (nur etparte ankaŭ la Bergamaj Alpoj), kun pintoj nur ĝis 2748 m (monto Telenek) kaj rokoj plejparte kalkoŝtonaj.

Pli sude, oriente de la valo la Breŝaj Antaŭalpoj anstataŭas la Adamellon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Homoj ekakiris ŝancon loĝi en la valo nur post kiam la granda glaciejo okupanta ĝin dum la lasta Glaciepoko fandiĝis antaŭ 15mil jaroj.

Ne certas kiam la Kamunoj alvenis ĉi tien nek el kie ili venis. Verŝajne ili estis prahindoeŭropanoj kaj parencaj al Raetoj kaj eble eĉ al Etruskoj, kun kiuj ili havis almenaŭ kulturajn rilatojn (ilia skribmaniero devenas de la etruska).

Ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K. Keltoj disvastiĝis en la Pada Ebenaĵo kaj la Kamunoj ekhavis kontaktojn kun ili, ekzemple ekadoris kelkajn keltajn diaĵojn. Poste, en la 1-a jarcento a.K., Romio konkeris la valon.

Dum pluraj jarcentoj, ĝis mallonge post la romia konkero, la Kamunoj gravuris sur la ŝtonoj de la ĉirkaŭaj montoj milojn da bildoj (ĝis nun oni trovis pli ol 300mil tiaj bildoj ankoraŭ rekoneblaj), veran prahistorian trezoron.

En la antikva kaj mezepoka historio de la valo, tre gravis la minejoj de fero. Nuntempe ili ne plu funkcias.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]