Valaĥia juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valaĥia juro, malĝuste Valaĥia koloniigo, estas kolekto de juraj normoj kaj kutimoj, per kiuj devene - plej malfrue ekde kulmina mezepoko - gvidis sin rumana loĝantaro (do valaĥoj en pli malvasta, devena signifo), pli malfrue - ĝis la 18-a/19-a jarcentoj - preskaŭ ĉiu ĉi loĝantaro de Mez-Eŭropo kaj Balkano (do precipe valaĥoj en pli vasta, metafora senco), kies maniero de la vivo kaj ekonomiko estis fondita laŭ transhumanigo (paŝtiste nemigranta loĝantaro kun alterno de paŝtejoj inter montoj somere kaj ebenaĵoj vintre).

Ni renkontiĝas kun la termino precipe ĉe rumanoj (Valaĥio, Moldavio, Transilvanio, Karpata Rutenio, Pollando, Slovakio), makedoniaj arumunoj, rutenoj (Karpata Rutenio, Pollando, Slovakio), poloj, slovakoj, moravanoj (Moravia Valaĥio), serboj kaj kroatoj.

Valaĥia juro en Slovakio[redakti | redakti fonton]

Valaĥia juro estas kolekto de juraj normoj kaj kutimoj de la valaĥia loĝantaro en Slovakio en la 14-a jarcento ĝis la 17-a jarcento, ofte konfirmita de reganto (la plej konata privilegio por oraviaj kaj liptovaj valaĥoj el la jaro 1474 eldonita de Matiaso la 1-a). Laŭ li la valaĥoj estis por certa tempo (6-20 jaroj) liberigitaj de ĉiuj servutulaj devoj, pli poste de pagado de eklezia dekonaĵo kaj korveo, pro kio ili devis gardi vojojn, limojn kaj militservi. Ekde la 2-a duono de la 16-a jarcento pro firmigado de servuteco iliaj rajtoj iom post iom pereis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]