Valaĥia muzeo en naturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valaĥia muzeo en naturo
ĉeĥe: Valašské muzeum v přírodě
muzeo
Valaĥia muzeo en naturo, Mueleja Valo
Oficiala nomo: Valašské muzeum v přírodě
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Rožnov pod Radhoštěm
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Tipo de muzeo skanzeno
Rivero Rožnovská Bečva
Situo Valaĥia muzeo en naturo
 - koordinatoj 49° 27′ 44″ N 18° 08′ 53″ O / 49.46222 °N, 18.14806 °O / 49.46222; 18.14806 (mapo)
Unua projekto 1913
Por publiko jes
Plej facila aliro Rožnov pod Radhoštěm
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Adreso Palackého 147
756 61 Rožnov pod Radhoštěm
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valašské muzeum v přírodě
Retpaĝo: www.vmp.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map
Valaĥia urbeto, preĝejo
Valaĥia muzeo en naturo - Urbodomo (maldekstre) kaj urbana domo de Bill
Domo de kamparano en Ligna Urbeto
Valaĥia muzeo en naturo, abelujoj
Pustevny

La ampleksa areo de Valaĥia muzeo en naturo apartenas al la plej konataj kaj la plej signifaj muzeoj en naturoj en Ĉeĥio. En la granda spaco ĝi dokumentas konstruaĵojn, kutimojn kaj tradiciojn de popolkulturo de Valaĥio. Ĝi estas apartigita en tri memstarajn partojn: Lignan Urbeton, Muelejan Valon kaj Valaĥian Vilaĝon. Regule ĉi tie okazas vico da kulturagadoj kaj oni ĉi tie solenas tradiciajn ekleziajn festotagojn. Ni trovos la muzeon en urbo Rožnov pod Radhoštěm.

Ligna Urbeto[redakti | redakti fonton]

Ligna Urbeto estas la plej malnova areo. Ekde la jaro 1925, kiam ĝi estis unuafoje malfermita por publiko, ĉi tien estis iom post iom transportitaj kaj denove konstruitaj domoj el placo el Rožnov pod Radhoštěm. Pli malfrue estis alkonstruita al ili preĝejo laŭ preĝejo en Větřkovice (legu vJETRĴkovice) kaj kopiaĵo de landa administrantejo el urbeto Velké Karlovice. La lasta objekto, konstruita en 1974, estas rekonstruo de domo de Žingor (legu Ĵingor) el la placo el Rožnov pod Radhoštěm. Pleniĝaĵo de loĝkonstruaĵoj estas konstruaĵoj mastrumaĵaj, sonorilejoj, putoj. Ĉefsezono daŭras de komenco de majo ĝis fino de septembro. Ekde februaro ĝis decembro ĉi tie okazas popolsolenoj, rememorigantaj ceremoniojn kaj kutimojn de ĉi tieaj loĝantoj. Regule estas organizataj programoj kun fragmentoj de malnovaj manieroj de hejma laboro kaj metioj. Inter abunde vizitataj agadoj apartenas Solenoj el Rožnov kaj foiroj. Dum semajnfinoj okazas regule folkloraj programoj. Vizito en la areo daŭras 45 minutojn. Ĉi tie estas ankaŭ ebleco de individua vizito.

Ĉi tie estas enterigita Emil Zátopek.

Mueleja Valo[redakti | redakti fonton]

Mueleja Valo estas la malplej aĝa areo de la muzeo. Ĝi estis malfermita en la jaro 1982. Escepte de presejo ĉiuj mekanismoj estas movigataj per akva forto. La konstruaĵoj estas kopiaĵoj de objektoj el urbeto Velké Karlovice, fermuelejo estas rekonstruaĵo de uzino el Ostravice. Presejo el Brumov estas origina konstruaĵo el la 18-a jarcento. Ĉiuj mekanismoj estas prezentataj dumlabore dank‘ al sistemo de ŝaneloj. La areo estas malfermita de komenco majo ĝis fino de septembro. En junio ĉi tie okazas forĝistaj renkontiĝoj, en aŭgusto fiŝkaptista tago. Vizito en la areo daŭras 45 minutojn.

Valaĥia Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Valaĥia Vilaĝo estas la plej ampleksa areo. Mastrumaĵdomoj, ŝafinejkonstruaĵoj, muelejo, forĝistejo estas lokigitaj en pejzaĝo, kiu pro siaj identeco, vojoj, grupoj de arboj kaj kampetoj rememorigas multajn vilaĝojn en montardeklivoj de montaro Beskidoj.

La unuaj objektoj estis konstruitaj en la jaro 1962, la areo estas alirebligita ekde la jaro 1972. Ejinternoj de loĝdomoj montras manieron de loĝado ekde duono de la 19-a jarcento en diversaj sociaj tavoloj. La areo estas malfermita de komenco de majo ĝis fino de septembro. En la paso de la jaro ĉi tie okazas programoj, revivigantaj malnovaj manieroj de mastrumado, precipe por infanoj estas destinita „Kristnasko en vilaĝo“. La kampetoj, ĝardenetoj kaj fruktoarboj konservas malnovajn fruktojn kaj speciojn. Dum vizito oni renkontiĝos kun vico da hejmbestoj kaj grego da ŝafoj. Vizito en la areo daŭras 120 minutojn.

Pustevny[redakti | redakti fonton]

Pustevny – la nuntempa areo de konstruaĵoj en Pustevny estas kreata de objektoj Libuŝin, hotelo Maměnka (Panjo), Pustevenka (Pustevinjo) kaj Valaĥia Sonorilejo. En la jaro 1995 proprumanto de la areo en Pustevny fariĝas la ŝtato kun rajto de mastrumado por Valaĥia muzeo en naturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]