Walahfrid Strabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valafridon Straba)
Walahfrid Strabo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 808/809
en Ŝvabio
Morto 18-an de aŭgusto 849 (0849-08-18)
en Reichenau Island
Mortis per drono vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo hagiografo • poeto • historiistobotanikistoverkistopastroarkitekto • teologo vd
Verkado
Verkoj Visio Wettini, De cultura hortorum
abato de Reichenau
Dum 842-849
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Walahfrid von der Reichenau, nomata Strabo (latine "la Straba") aŭ Strabus (n. ĉ. 808/809; m. la 18-an de aŭgusto 849) estis benediktano, poeto, botanikisto kaj diplomato, kaj abato de la monaĥejo Reichenau de 842-849.

Jam tre juna li enmonaĥejiĝis. Lin edukis tie abato Grimald. Pli poste li studis en la monaĥejo de Fulda ĉe Hrabano Maŭro. Imperiestro Ludoviko la Germana venigis lin al la kortego, kie li fariĝis kapelano de imperiestrino Judita kaj helpi ĉe la edukado de Karlo la 2-a, kromnomata Karolo la Kalva.

Walahfrid postlasis gravan verkaron. La plej famaj estas: Visio Wettini (La vizio de Wetti) kaj De cultura hortorum (Hortikulturo). Li ankaŭ verkis biografion pri Sankta Gallus, laŭ kiu nomiĝas Sankt Gallen.

Lia poemciklo Liber de cultura hortorum (Libro pri la hortikulturo) estas laŭdo pri plantoj kaj herbospecoj, dediĉita al Abato Grimald de Sankt Gallen.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Por Antologio Latina estas tradukitaj pluraj fragmentoj.