Valakėliai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valakėliai
vilaĝo
vilaĝo
Administrado
Ŝtato  Litovio
Distrikto Panevėžys
Komunumo Pasvalys
Demografio
Loĝantaro 254  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 3′ N, 24° 20′ O (mapo)56.05324.336Koordinatoj: 56° 3′ N, 24° 20′ O (mapo) [+]
Valakėliai (Litovio)
Valakėliai (Litovio)
DEC
Valakėliai
Valakėliai
Situo de Valakėliai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valakėliai [+]
vdr

Valakėliai estas vilaĝo en la nordo de Litovio, proksimume kvin kilometrojn okcidente de la urbo Pasvalys. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Pasvalys, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Panevėžys. En 2021 en la vilaĝo vivis 254 loĝantoj.[1]

La 13-an de januaro 2023, eksplodo okazis ĉe gasodukto de Litovio al Latvio ĉe la proksima setlejo Pasvalio Vienkiemiai. Kiel antaŭzorgo, la tuta vilaĝo Valakėliai estis evakuita kaj ekspresvojo barita. Loĝantoj de pli foraj loĝlokoj alvokiĝis fermi ĉiujn fenestrojn kaj resti hejme.[2][3] La sekvan tago la dukto ankoraŭ arde flamis, kvankam oni tuj fermis la gasenmeton kiam la eksplodo okazis. Ekzistas du paralelaj duktoj en sufiĉa distanco unu el la alia, kaj la alia dukto povis pluliveri gason al Latvio. Komenciĝis enketoj, ĉu la esplodo povus esti rezulto de sabotaĵo, sed respondo al tiu demando ankoraŭ ne estas.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]