Saltu al enhavo

Valda Vinař

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valda Vinař
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1918 (1918-05-31)
en Kaposvár
Morto 1-an de decembro 1981 (1981-12-01) (63-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
reĝisoro
teatra aktoro
teatra reĝisoro
tradukisto
verkisto
poeto
teatrestro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Valda VINAŘ, ankaŭ nomata "Valdemar Vinar[1]" (naskiĝis la 31-an de majo 1918 en Kaposvár, Hungario, mortis la 1-an de decembro 1981 en Prago, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa reĝisoro, poeto kaj Esperanto-verkisto, aŭtoro de multaj originalaj poemoj kaj rakontoj, premiita en Belartaj Konkursoj. Liaj gepatroj estis ĉeĥoj kaj nur dumvojaĝa hazardo kaŭzis, ke Valdemar surmondiĝis en la hungara lando.

Jam dum siaj studentaj jaroj li surprizadis per sia neordinara poeta kaj verkista talentoj. Fininte siajn studojn li fariĝis redaktoro, pli poste li dediĉis sin plene al teatra laboro. Li estis aktoro, poste reĝisoro en Liberec, Plzeň kaj fine en Cheb, kie li vivis eĉ pensiumiĝinte.

Vinař fariĝis esperantisto en 1949. Li laboris kiel perfekta tradukanto kaj kiel same perfekta aŭtoro de originalaĵoj. Ĉefe dum la lastaj jaroj de sia vivo Vinař pliriĉigis la esperantan literaturon per signifoplenaj verkoj, por kiuj li gajnis premiojn en la internaciaj konkursoj: en Stokholmo 1980 la duan premion por literaturo pro sia monologa rakonto „La insulo de neresanigeblaj“, duan premion en la Literatura Konkurso en Zaragosa (Hispanio) por la historia rakonto „La astronomia horloĝo en Prago“, en pola Bydgoszcz dum la literatura konkurso je temo „La paco“ estis premiita lia felietono „Nefinpentrita kato“, kaj la lasta premio, pri kiu li nur eksciis, sed kies frukton li ne plu povis ĝui, estis la „Natura floro“ en la 21-aj Internaciaj Floraj Ludoj en Barcelona pro lia originala poemo „Edeno retrovota“.

Libroforme aperis "Ĉeĥaj Fabeloj", fabeloj de Božena Němcová kaj Karel Jaromír Erben. Originala satiro apokrifforma "La Skandalo pro Jozefo". Plua originala teatraĵo-monologo "Ĉerande de l' Abismo". Eminenta poemtradukanto.

  • Voĉoj de malproksime. Parafrazoj laŭ motlvoj el la poezio de primitivaj popoloj. (La unua prezentado okazis 28. 6. 1950 en Hradec Králové. Hradec Králové, [Esp. klubo] 1950. 9 fol. 28,5 x 20,7. Stencilita.)
  • Ĉeĥaj fabeloj (kun bildoj de Josef Lada. Laŭ popolaj temoj en Esperanto libere rakontas... Tenmori, Kôzôji, Aiĉiken, Amo-Akademio 1962. 74 p., 5 kol. il. 18,5 x 13.
  • La skandalo pro Jozefo (ĈEA, Panoramo, 70 p.)
  • Skandál kolem Jozefa (enĉeĥigis Renata Mauserová, KAVA-PECH 2001)

Pri La skandalo pro Jozefo

Citaĵo
 En la serio PANORAMO, literatura almanako de STARTO, kiun ni GDR-esperantistoj nur povas envii, aperis tiu broŝurforma «kvinobla aŭtenta atesto pri la tikla evento malnovtestamenta".

La afero ja estas vaste diskonigita per la biblio: Jozefo, forvendita de siaj fratoj al Egiptujo, tie vivas kiel sklavo. La edzino de lia mastro Potifar penas delogi la belan judon, sed Jozefo rezignas amori kun ŝi. La edzino kulpigas lin ĉe Potifar, kaj Jozefo estas enkarcerigita. Vinar prezentas la okazaĵon per monologoj atestoj de negra sklavino, la edzino de Potifar kaj Jozefo mem. La du postaj atestoj ne tiom koncernas la eventon, sed pli postajn aferojn, nome la elkarcerigon de Jozefo kaj lian karieron ĉe la egipta kortego. Laŭ mia kompreno (aŭ gusto) la aŭtoro fordonacis grandegan ŝancon. Li ne priskribas la vivon en la antikva Egiptio el diversaj vidpunktoj kaj sur diversaj ebenoj, sed tro direktiĝas al la rilato inter Jozefo kaj la edzino. Kvankam diversaj aspektoj de la vivo en tiama Egiptio estas tuŝataj, tio ne sufiĉas por peri objektivajn, ĝeneralajn donitaĵojn per la unuopa sorto. Vinar tro prezentas la aferon, maltro la socion. Tion subtenas la maniero de prepentado, la monologo. Vinar estis teatristo (li mortis en 1981), tion la libro respegulas. La uzata lingvaĵo kelkfoje estas dubinda. Esprimoj kiel "maŝinsimila ritmo" (p. 46) kaj "burokrata aparato" (p. 53) sonas strange el buŝo de antikvuloj. Ankaŭ la multaj neologismoj kaj iuj strangaj kunmetoj (darfi, femina, superba, havigi idon far, ringobukla, baji, kromordinara k. a.) ne faciligas la legadon.

Tre plaĉis al mi "niulo", kio estas trafa traduko por ..unsereiner”, sed mi ne scias, kiom internacia estas tiu nocio. 
— Michael Lennartz. Der Esperantist n123_jan. 1984

Manuskriptoj

[redakti | redakti fonton]
  • La insulo de neresanigeblaj
  • Ĉu instrui - ĉu lernigi?
  • Edeno retrovota
  • Interkompreniga hororo
  • Nefinpentrita kato
  • La astronomia horloĝo en Prago
  • Ĉerande de l‘ abismo
  • Nad propastí (en la ĉeĥan tradukis Jiří Mašek)
  • Inkubo
  • La distra edzo
  • Edeno retrovota
  • František Lázecký: Pri kaleŝo, kiu veturas sen ĉevaloj
  • Jiří Karen: Tiam venu
  • Bohumil Hrabal: Kunikloj en fortepiano
  • Bohumil Hrabal:La anĝelecaj okuloj
  • A. Gladilin: Střelec gólu (el Esperanto ĉeĥigis V. Vinař)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Der Esperantist n123_jan.1984, p.21