Valdebotoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdebotoa
setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Municipo Badaĥozo
Komarko Tierra de Badajoz
Poŝtkodo 06194
Demografio
Geografio
Geografia situo 38° 58′ N, 6° 55′ U (mapo)38.9675-6.9241666666667Koordinatoj: 38° 58′ N, 6° 55′ U (mapo) [+]
Alto 185 m [+]
Valdebotoa (Hispanio)
Valdebotoa (Hispanio)
DEC
Valdebotoa
Valdebotoa
Situo de Valdebotoa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdebótoa [+]
vdr

Valdebótoa estas submunicipo de la urbo Badaĥozo (Badajoz), situa en la komarko Tierra de Badajoz, en la provinco Badaĥozo kaj en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de sudokcidenta Hispanio.

La teritorio estas proksimume 22 hektaroj.

Fondo kaj historio[redakti | redakti fonton]

Valdebótoa ekkonstruiĝis kiel sekvo de la Plan Badajoz meze de la 20a jarcento. La unuaj kolonoj ekalvenis en 1958. Aktuale, la loĝantaro estas de ĉirkaŭ 1.200 personoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Norde direkte al Alburquerque troviĝas la fama Ermitejo de Bótoa kaj la kazerno General Menacho. Oriente estas etendo de mediteranea arbaro, kie hegemonias anzinoj. Okcidente trapasas la rivero Gévora, alfluanto de la Guadiana.

Valdebótoa situas je ĉirkaŭ 12 km de Badajoz. Pli precize inter la km 64 kaj 65 de la ŝoseo Badajoz - Valencia de Alcántara (EX-110).

Ĝi situas je 38°58'0,51" de latitudo Nordo kaj 6°55'26,89" de longitudo Okcidente.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.