Valdecarros (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdecarros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37881
Demografio
Loĝantaro 314  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 5° 25′ U (mapo)40.769608333333-5.4224083333333Koordinatoj: 40° 46′ N, 5° 25′ U (mapo) [+]
Alto 883 m [+]
Areo 27,23 km² (2 723 ha) [+]
Valdecarros (Provinco Salamanko)
Valdecarros (Provinco Salamanko)
DEC
Valdecarros
Valdecarros
Situo de Valdecarros
Valdecarros (Hispanio)
Valdecarros (Hispanio)
DEC
Valdecarros
Valdecarros
Situo de Valdecarros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdecarros, Salamanca [+]
vdr

Valdecarros estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Tierras del Tormes. Valdecarros estas tradukebla etimologie al Valo de ĉaroj. Ĉaro videblas en la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 363 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 33 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]