Valdeltormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeltormo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 313  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 0° 5′ O (mapo)40.98681980.083660000000009Koordinatoj: 40° 59′ N, 0° 5′ O (mapo) [+]
Alto 436 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdeltormo (Provinco Teruelo)
Valdeltormo (Provinco Teruelo)
DEC
Valdeltormo
Valdeltormo
Situo de Valdeltormo
Valdeltormo (Hispanio)
Valdeltormo (Hispanio)
DEC
Valdeltormo
Valdeltormo
Situo de Valdeltormo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Vall de Tormo [+]
vdr

Valdeltormo [baldelTORmo] (La Vall del Tormo en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 168 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 436 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko; ĝi komunikas laŭ la nacia ŝoseo N-420 kun apuda Calaceite oriente kaj Valdealgorfa kaj Alcañiz okcidente; norde estas Mazaleón kaj sude Torre del Compte. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo sur la maldesktra bordo de la rivero Matarraña. Limas norde kun Mazaleón, oriente kun Torre del Compte kaj Cretas, sude kun La Fresneda kaj okcidente kun Valjunquera kaj ĝia domaro Mas de Labrador.

Temas pri tereno iom ondeca, formata per malgrandaj montetoj kiuj apenaŭ superas 600 m de altitudo. En la limo kun La Fresneda estas deklivo al la rivero, kie estas 380 m de altitudo. La loĝloko estas je 23 km de Alcañiz laŭ la nacia ŝoseo N-420.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis proksime restaĵoj de Bronzepoko, Ferepoko kaj de iberoj (Les Torrasses, Cerrau, Los Trullets kaj Torre Cremada).

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. La reĝo Alfonso la 2-a rekuperis la lokon definitive por la Regno Aragono en 1168, same kiel grandan parton de la loĝlokoj de Matarraña. Eklezie tiam ĝi formis parton de la paroĥejo de Valjunquera kiu estis pli grava, ĝis en 1407 la papo Benedikto la 13-a separis ĝin de la najbara loko ĉar komprenis, ke ĝi jam havas sufiĉan loĝantaron.

En 1495, la loko estis domaro de Alcañiz kaj apartenis al la Ordeno de Kalatravo. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis plej multe. Filipo la 4-a subskribis en 1629 dekreton havigante juran sendependecon al la loko, kiu tiel separiĝis definitive disde tiu de Alcañiz. Dum la milito de Insurekcio de Katalunio opoziciantaj armeoj en 1643 rabadis kaj incendiis la lokon kaj kelkaj loĝantoj suferis brutale gorĝotranĉadon. Fine de la jarcento oni konstruis la aktualan preĝejon. Poste, je la Milito de Hispana Sukcedo, komence de la 18-a jarcento, Valdeltormo denove troviĝis antaŭ du malamikaj armeoj kaj la loĝantoj suferis la sekvojn de la konflikto.

En 1805 abundaj pluvoj rezultis en granda epidemio. Post tiu tragedio, tri jarojn poste ekokazis la Milito de Hispana Sendependigo, kaj la politika malstabileco kaj la forta militimpostado domaĝis la loĝantaron. La Karlismaj militoj denove rezultis en mortigado kaj detruo, ĉefe dum la 1930-aj jaroj. Dum la Hispana Enlanda Milito (1936 kaj ĝis 1938) oni organizis kolektivecon kadre de la Hispana revolucio. Post la milito okazis ekzekutoj, elmigrado al ekzilo kaj agado de kontraŭfrankisma gerilo, kiu en 1947-1948 eĉ detruis vagonaron kaj interrompis la fervojon.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Valdeltormo kie oni malaltiĝis el 754 loĝantoj de 1940 oni pasis al nur 281 en 2020 laŭlonge de la jarcento. En la somero 2009 okazis grava arbara incendio en Valdeltormo kiu ekis en la zono konata kiel Serra Molina; bruliĝis 251 hektaroj da monto. Pro proksimeco de la incendio al la urba kerno, la loĝloko devis estis senhomigita.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj estas la dunava preĝejo kun sonorilmuro finkonstrita en 1698, la urbodomo de la 16-a jarcento, la nova urbodomo, la kapeloj, basenoj, arkeologia kuŝejo ibero-romia Torre Cremada kaj naturaj lokoj kiel la Roko Tormo, verda vojo laŭ iama fervojo, araba puto de Vall del Riu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]