Valdeolivas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Valdeolivas
Vadeolivas.JPG
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16813
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María del Rosario Aguado de Manuel
Demografio
Loĝantaro 203  (2018) [+]
Loĝdenso 4 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 2° 27′ U40.504444444444-2.4466666666667Koordinatoj: 40° 30′ N, 2° 27′ U [+]
Alto 924 m [+]
Areo 46 05 km²
Situo de Valdeolivas
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Valdeolivas [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Valdeolivas [baldeoLIbas] (Valo de olivoj, aŭ de olivarboj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas valdeolivero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 199 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,32 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdeolivas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 924 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 46,05 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°30′16″N 2°26′48″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas nur la preĝejo de la 13a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdeolivas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Valdeolivas kie oni alvenis al la nunaj 199.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumento[redakti | redakti fonton]

Pordego de la preĝejo.

Romanika preĝejo de Valdeolivas. La preĝejo de la Asunción estas romanika monumento. Ties gravo estas ligata al la proksimeco de la monaĥejo de Monsalud en la proksima submunicipo Córcoles (apartenanta al Sacedón).

Temis origine pri romanika preĝejo de la 13a jarcento ununava kun altarareo formata de navo kovrita de volbo, kun presbiterio kaj duoncirkla absido, kun fortika sonorilturo malantaŭe. La postjarcentaj reformoj nuligis la romanikajn navon kaj pordegon, sed restis la altarareo kaj la turo, kiu estis zorge restaŭrita antaŭ malmultaj jardekoj pro ties valoro arkitekta kaj belo. Ĝi estas kvaretaĝa. La unua senornama kaj la aliaj tri separataj per ornamoj kaj kun duoblaj fenestroj. La interno de la absido konservas gravegajn pentraĵojn datitajn el la 14a jarcento kaj de stilo transira inter la romanika kaj la gotika. Oni montras majestan Dion kiu benas ĉirkaŭita de la mistika mandorlo, dum la tetramorfo ĉirkaŭas la bildaron kaj flanke estas la apostoloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]